Maria Aleksandra Viktorino de Saksio-Koburgo kaj Gotao (naskiĝis la 29-an de oktobro 1875 en Eastwell Park, Kent, mortis la 18-an de julio 1938 en Sinaia) estis (pro edzineco) reĝino de Rumanio 1914 - 1927. Filino de la princo Alfredo de Saksio-Koburgo kaj Gotao, duko de Edinburgo kaj de Saksio-Koburgo kaj Gotao (dua filo de la reĝino Viktoria de Britio) kaj de la grandprincino Maria Aleksandrovna de Rusio, filino de la caro Aleksandro la 2-a de Rusio.

Maria de Rumanio
reĝedzino de Rumanio
Persona informo
Marie of Edinburgh
Naskiĝo 29-an de oktobro 1875 (1875-10-29)
en Eastwell Park
Morto 18-an de julio 1938 (1938-07-18) (62-jaraĝa)
en Peleș Castle
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo Katedralo de Curtea de Argeș vd
Religio Eklezio de AnglioRumana Ortodoksa EklezioBahaa Kredo vd
Lingvoj brita anglafrancarusagermanarumana vd
Ŝtataneco RumanioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Subskribo Maria de Rumanio
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Britio • Saksio-Koburgo kaj Gotao • dinastio Hohenzollern-Sigmaringen • dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (Rumanio) • Dinastio Windsor vd
Patro Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Patrino Maria Aleksandrovna, grandprincino de Rusio vd
Gefratoj Alfred, Hereditary Prince of Saxe-Coburg and Gotha • Princess Beatrice of Saxe-Coburg and Gotha • Princess Alexandra of Saxe-Coburg and Gotha • Victoria Melita de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Edz(in)o Ferdinando la 1-a de Rumanio
Infanoj Karolo la 2-a de Rumanio • Elizabeto de Rumanio • Maria de Rumanio, reĝino de Jugoslavio • Nikolao de Rumanio • Princess Ileana of Romania • Prince Mircea of Romania vd
Profesio
Okupo taglibristo • flegisto • artisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria de Saksio-Koburgo kaj Gotao, reĝino de Rumanio

Princino tre bela, dum sia infaneco kaj juneco loĝis inter Anglio, Malto kaj Koburgo. Ŝia pensmaniero estis moderna, inteligenta kaj malferma. Ŝia kuraĝeco kaj virtoj popularigis ŝin kio igis ŝin grandan simbolon por ŝia nova patrio, Rumanio.

La 10-an de januaro 1893, je ŝia 17-jariĝo, geedziĝis en la kastelo de Sigmaringen kun la princo heredanto de Rumanio, Ferdinando de Hohenzollern-Sigmaringen, estonta reĝo Ferdinando la 1-a de Rumanio kaj heredanto de sia onklo Karlo la 1-a de Rumanio, kun kiu ŝi naskis ses gefilojn:

  1. Karlo la 2-a de Rumanio (1893 - 1953).
  2. Elizabeto de Rumanio (1894 - 1956). Geedziĝis en 1921 kun Georgo la 2-a de Grekio.
  3. Maria de Rumanio, reĝino de Jugoslavio (1900 - 1961). Geedziĝis en 1922 kun Aleksandro la 1-a de Jugoslavio.
  4. Nikolao de Rumanio (1903 - 1979).
  5. Ileana de Rumanio (1909 - 1991). Arkidukino de Aŭstrio pro geedziĝo.
  6. Mircea de Rumanio (1913 -1916).
Maria de Rumanio

Reĝino en 1914 post la forpaso de la reĝo Karlo la 1-a de Rumanio, Maria estis monarkino tre populara inter ŝiaj subuloj, apogis la Ententon dum la Unua mondmilito kaj verkante la libron Mia lando (1915-1919) kiu estas priskribo pri Rumanio. Dum la milito aktivis helpante la vunditojn.

En 1922 estis kronita kune kun sia edzo dum solena ortodoksa ceremonio en la urbo Alba Julia, post pliiĝo de la rumana teritorio (aneksado de Transilvanio kaj Besarabio). En 1927 vidviniĝis kaj ŝia nepo Mikaelo la 1-a de Rumanio entroniĝis, ĉar lia patro, la princo Karlo, senrajtigis pro geedziĝo al pleba rumanino (Zizi Lambrino).

Post venki Mikaelon, Karlo (nova reĝo Karlo la 2-a) persekutis sian patrinon, pro envio je ŝia populareco. La bonkora reĝino, malsana je kancero, ĉiam optimisma kaj religiema, forpasis je la 63 jaroj en la kastelo de Pelesch, Sinaia, tristigante ŝian familion kaj popolon. Dum ŝia regado verkis interesajn 'Memoroj'n kaj laboris por la bonstato kaj progreso de Rumanio.

Religiemo redakti

Maria estas tre estimata de la bahaanoj, ĉar ŝi estis la unua reĝino kiu akceptis la bahaan kredon. Antaŭ ŝia regado ŝi estis anglikanino sed en Rumanio devis akcepti la kristan-ortodoksan kredon. Dum siaj lastaj jaroj renkontiĝis kun Martha Root, konata bahaanino pro ŝiaj longaj vojaĝoj tra la mondo pro la Bahaa Kredo kaj ĝia disvastigo. La bahaanoj diras ke la reĝino Maria estis la unua monarko kiu deklaris sian kredon je Bahá'u'lláh.