Mariana de Pineda y Muñoz (n. la 1-an de septembro 1804 – m. la 26-an de majo 1831 en Granado, Hispanio), ĝenerale konata kiel Mariana Pineda, estis andaluza nacia heroino.

Mariana Pineda
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1804 (1804-09-01)
en Granado
Morto 26-an de majo 1831 (1831-05-26) (26-jaraĝa)
en Granado
Mortokialo Garoto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Mariano de Pineda y Ramírez
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

En jam tre juna aĝo, ŝi geedziĝis kun Manuel Peralta Valte, liberala armeoficiro, sed ŝi restis vidva en 1822 kun du infanoj. Ŝi tre engaĝiĝis en liberalaj aferoj. En 1828 ŝi helpis la fuĝon de malliberejo de sia kuzo, la kapitano Fernando Álvarez de Sotomayor, konata liberalulo kiu estis mortkondamnita pro partoprenado en la ribelo de la generalo Rafael del Riego.

Dum serĉado en ŝia hejmo en 1831, flago estis malkovrita kun la brodita slogano "Libereco kaj Juro" kaj ŝi estis arestita kaj akuzita je komploto. Post kiam malsukcesis fuĝ-intenco ŝi estis metita en la monaĥejo Santa María Egipciaca en Granado. Dum la proceso, la juĝisto provis konvinki ŝin perfidi ŝiajn ideojn por akiri liberecon, sed ŝi rifuzis kaj estis publike mortigita per la garoto la 26-an de majo.

En 1925 la dramisto Federico García Lorca surbaze de ŝia vivo kreis la verkon Mariana Pineda, propulsante la popularan heroinon en legendo kaj mito. Inter 1965 kaj 1969 la franca komponisto Louis Saguer (1907-1991) komponis operon pri ŝi. La laboro premieris en 1970 en Marsejlo kaj estis aljuĝita al ĝi la Granda Opero-Premio de Monako (1970). En 1984 Marisol ludis la rolon de Mariana Pineda en la televidserio de TVE nome Proceso a Mariana Pineda, reĝisorita de Rafael Moreno Alba.

Halo ene de la Sidejo de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo portas ŝian nomon.