Marianne [marjan] (eo: Marianna) estas virina persona nomo kaj nacia personigo konstruita per kombino de du aliaj : "Marie" (Maria) kaj "Anne" (Ana). Tiun nomon ricevis, ekde 1792, per decido de la Konvencio, alegoria plastika prezento de la franca respubliko kaj de ties valoroj : "Libereco, Egaleco, Frateco".

Busto de Marianne en francaj lernejoj
Marianne (kun Friga ĉapo) sur monero

Marianne havas la aspekton de busto de virino kapvestita per friga ĉapo. Ĝi estas videbla en urbodomoj de Francio kaj aliaj reprezentejoj de la franca ŝtato sub formo de skulptaĵo aŭ gipsobildo, sur francaj moneroj kaj poŝtmarkoj.

Ne ekzistas oficiala modelo de Marianne. La Asocio de urbestroj de Francio (AMF) regule elektas modelon inter francaj famulinoj por doni iliajn trajtojn al la vizaĝo de Marianne :

En la fama pentraĵo de Eugène Delacroix, "Libereco gvidanta la popolon" estas reprezentita sub la trajtoj de Marianne.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti