Marianne Szabó
Marianne Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Marianne estis hungara tekstilartisto, ilustristo, membro de Hungara Arta Akademio (koresponda en 2012, ordinara en 2014). Ŝia edzo estis Imre Makovecz, ilia filino estis Anna Makovecz.
Marianne Szabó | |
---|---|
Marianne Szabó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1932 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Makovecz |
Okupo | |
Okupo | textile artist |
Marianne Szabó [1] naskiĝis la 15-an de majo 1932 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Marianne Szabó akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1955. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Béla Molnár (tekstilartisto) kaj Jenő Szervánszky. Post siaj studoj ŝi estis sendependa tekstilartisto, ŝi kreis tekstilojn mane. Kelkfoje ŝi desegnis ankaŭ libroilustraĵojn. Ŝi ricevis premiojn en 1974 kaj 1975. Ŝi vidviniĝis en 2011, pli frue ŝi naskis 3 gefilojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1968, 1976)
- Székesfehérvár (1974)
- Hannover, Amsterdamo (1979)
- Dortmund (1982)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1959, 1975)
- Prago (1962)
- Kairo (1968)
- Budapeŝto (1968, 1972, 1974)
- Szombathely (1970-1978)
- Parizo (1977)
Elektitaj libroilustraĵoj redakti
- László Dobszay: Hangok világa (muziklibro por infanoj)