Maria Aaltje (Marianne) Timmer (n. 3-a de oktobro 1974, Sappemeer) estas antaŭa nederlanda sketistino kun kiel karesnomo Timmertje (Ĉarpentinjo). Ŝi estas specialigita por la 1000 kaj 1500 metroj.

Marianne Timmer
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1974 (1974-10-03) (49-jaraĝa)
en Hoogezand-Sappemeer
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Henk Timmer • Peter Mueller
Okupo
Okupo rapidsketisto
vdr
2009 WSD Rapidsketadaj ĉampionecoj

Timmer gajnis en 1998 la oran medalon por la 1000 kaj 1500 metoj dum la Vintraj Olimpikoj en Nagano sur klapsketiloj. En 2002 dum la Vintraj Olimpikoj en Salt Lake City, Timmer atingis okan lokon por la 500, kaj kvaran lokon por la 1000 kaj 21-an lokon por la 1500 metroj.

Ŝi estis edziĝinta al la eks-futbalgolulo Henk Timmer, ekde la 4-a de oktobro 2012. En oktobro 2019 ili decidis ĉesi la rilaton.

Medaloj redakti

Malplena listo de medaloj.

Timmer fariĝis nederlanda sprintĉampiono en:

  • 1997–1999 (Groningen)
  • 2001, 2003–2008 (Heerenveen)

2003 redakti

  • oro por la 500 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.
  • oro por la 1000 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.
  • bronzo por la 1500 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.

2004 redakti

  • mondĉampiono sprinto je la 18-a de januaro 2004 en Nagano; Per tio Timmer estas la unua nederlanda virino en la historio kiu fariĝis mondĉampiono.
  • arĝento por la 1000 metroj dum la Mondĉampioneco distancoj en Seulo.

2006 redakti

  • Olimpika ĉampiono por la 1000 metroj dum la Vintraj Olimpikoj (VO) en Torino
  • elkonkursigo por la 500 metroj pro dufoja malkorekta starto dum la VO.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti