MaribMa'rib (arabe مأرب, Ma′rib, loke Mārib, greke Μαρίαβα, Mariaba) en la antikva epoko inter la 10-a kaj la 8-a jarcento antaŭ nia erao estis ĉefurbo de la Reĝlando Ŝeba kaj grava komerca urbo. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn oriente de Sanao sur la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Jemeno, ĉe latitudo 15° 26' norda kaj longitudo 45° 16' orienta.

Marib
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 16 794  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 15° 28′ N, 45° 20′ O (mapo)15.4625345.32581Koordinatoj: 15° 28′ N, 45° 20′ O (mapo) [+]
Alto 1 122 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Marib (Jemeno)
Marib (Jemeno)
DEC
Marib
Marib
Situo de Marib

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marib [+]
vdr

Nuntempe la urbo havas proksimume 17 000 loĝantojn kaj estas la administra centro de samnoma provinco Ma'rib.

La antikva urbo situis en ebenaĵo de la seka delto de Uedo Adhana, proksimume 1200 m super la marnivelo. Oni trovis tie ruinojn de konstruaĵoj, inter ili templon de Bilkis kaj ruinojn de urbomuroj el la 500 a.K. Sude de la urbo, troviĝas ruinoj de ŝtona akvobaraĵo el la 8-a jc. a.K. Ĝi longis 550 metrojn.

La areo estis forlasita dum la 20-jarcento, ĝis 1986, kiam oni ekfunkciigis naftoputon kaj naftorafinejon. Tiam ono konstruis novan urbon ĉ. 3,5 km norde de la praa urbocentro. Ekde Marib komenciĝas la - 438 km-ojn longa - naftotubo Marib – Ras Isa, ĝis finstacio ĉela Ruĝa maro. Oni ekfunkciigis en 1986 novan akvobaraĵon 38 m altan kaj 763 m longan en la Adhanah- (Dhana-) valo, 3 km-ojn fore de la ruinoj de la praa akvobaraĵo.

la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao, Marib markita en la reĝlando Ŝeba