Mariboro

urbo en Slovenio

Mariboro (slovene Maribor, germane Marburg an der Drau) estas laŭ grandeco la dua urbo en Slovenio post la ĉefurbo Ljubljano. Ĝi estas ekonomia, universitata, kultura, sporta kaj foira centro de nordorienta parto de la ŝtato. Ĝi estas la administrcia centro de la Urba municipo Maribor. En 2000 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Mariboro
slovene Maribor, germane Marburg an der Drau
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Maribor
Ŝtato Slovenio Slovenio
Regiono Malsupra Stirio
Historiaj regionoj Stirio, Aŭstrio-Hungario, Reĝlando SKS
Montaro Pohorje
Rivero Dravo
Situo Mariboro
 - alteco 274,7 m s. m.
 - koordinatoj 46° 33′ 45″ N 15° 38′ 38″ O / 46.56250 °N, 15.64389 °O / 46.56250; 15.64389 (mapo)
Areo 147,5 km² (14 750 ha)
Loĝantaro 95 171 (2011)
Denseco 645,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1204
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 2000
Telefona antaŭkodo 02
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Slovenio
Vikimedia Komunejo: Maribor
Retpaĝo: www.maribor.si
Mezepoka Mariboro
Maribora urbodomo
La plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" / Malnova vito en Mariboro, 2007

Ĝi havis 125.400 loĝantojn en 1991 kaj 140.000 en 2007.

Geografio redakti

Situas je ĉirkaŭ 56 km sude de la landlimo kun Aŭstrio ĉe Graz, en la tranĉpunkto de gravaj transportaj vojoj, kiuj iras el meza al sudorienta Eŭropo kaj el okcidenta Eŭropo al Panonia malaltaĵo. Kuŝas ĝi ĉe la rivero Dravo (Drava, Drau), kie intertuŝas kvin diversaj provincoj: transporte kaj energiprovize grava Drava valo, brutbredista kaj turisma Pohorje, arbara kaj agrokultura Kozjak, vinbera kaj fruktarbara Slovenske gorice, kaj plantaĵkultura Dravsko polje. Tia situo difinis al la urbo gravan rolon en la pasinteco kaj ankaŭ hodiaŭ, kaj verŝajne eĉ pli en la estonteco.

Nomo kaj historio redakti

 
Franciskana preĝejo

La unuan fojon la urbonomon notis en iu letero el 1836 slovena poeto Stanko Vraz. Li komponis ĝin el la vortoj mar (zorgo, ardo) kaj bor (lukto), laŭ german-slava paro Brandenburg-Branibor. Poeto kaj politikisto Lovro Toman en la jaro 1861 fiksis ĝian nomon en poemo Mar i bor (Zorgo kaj lukto). Ĝis tiam kaj ankaŭ poste, slovenoj en popola ĵargono nomis gin Marporg, laŭ germana Marburg, kiu estiĝis el mezepoka Marc-purch, signifanta urbon en la limprovinco.

La urbo estis fondita en la 12-a jarcento kaj tuj iĝis la plej grava urbo de la Malsupra Stirio. Pruvo de ties antikveco estas katedralo (ekkonstruita en la 12-a jarcento) kaj kastelo (en la 15-a jarcento). Mariboro ricevis urbajn rajtojn en la 13-a jarcento. En malfrua mezepoko la urbo devis sin defendi, per fortaj muroj ĉirkaŭintaj la urbon, de turkoj kiuj aspiris al centra Eŭropo. Restaĵoj de muroj estas bone konservitaj en Lent, malnova urboparto sur bordo de Dravo.

Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario, sieĝis la urbon malsukcese en 1480 kaj 1481. Kiel parto de la duklando Stirio ĝi apartenis al Aŭstrihungaria Imperio. Antaŭ la Unua Mondmilito, la populacio de la urbo estis ĉirkaŭ 80% de germanoj kaj 20% slovenoj kaj la regadon havis germanlingvanoj. Laŭ la lasta censo aŭstrihungaria la urbon loĝis 31.995 germanoj kaj 6.151 slovenoj, kiuj siavice estis majoritato en la ĉirkaŭaĵoj.

Dum la Unua Mondmilito multaj slovenoj estis arestataj kiel supozataj malamikoj. Post la dissolvigo de la Imperio, la urbo venis al la ŝtato kiu ekde 1929 nomiĝis Jugoslavio. Post la milito multaj germanlingvanoj elmigris al Aŭstrio kaj la urbo sengermaniĝis, dum la germanlingva populacio malpliiĝis ĝis 25% fine de la 1930-aj jaroj.

En 1941 la regiono estis konkerita de la Nazia Germanio, kaj aprile Adolf Hitler vizitis Mariboron kaj proklamis neceson regermanigi Mariboron. Dum la Dua Mondmilito denove slovenaj patriotoj estis persekutataj kaj la urbo kiel grava militindustria centro estis akre bombardata de la aliancanoj. Post 1945 la germana populacio estis forpelita de la urbo.

Post la milito Mariboro industrie disvolviĝis ĉefe pro proksimeco al Aŭstrio kaj estis denove inkludita en Jugoslavio, ĝis la sendependigo de Slovenio en 1991.

Aktualo redakti

Hodiaŭ Maribor estas urbo kun universitato, episkopa sidejo, evoluinta kulturcentro kun teatro, opero kaj baleto, pluraj galerioj, muzeoj, koncertaj kaj kongresaj haloj, komercaj centroj, internacia flughaveno, fama urba parko, sportaj kaj refortigaj objektoj, ktp.

Tial ĝi klopodas evoluigi kvalitan turismon kiu baziĝas antaŭ ĉio, sur kvalitaj vino (vizitendas la laŭdire plej malnova vito de Eŭropo) kaj gastronomio. Ankaŭ sur bone konservita urbokerno, kiu reflektas pasintajn jarcentojn: gotikon sekvis renesanco, sed la plej profundan postsignon al la urbo lasis baroko. Pulso de la urbo respeguliĝas sur mariboraj placoj kaj stratoj. Aparte alloga estas Lent, malnova urba parto ĉe la bordo de Dravo, kiu dum historio dividis la urbon, sed hodiaŭ forte ligas ĝin.

Estas industrioj de aŭtoj, kemiaĵoj, aluminio kaj agrikultura maŝinaro. La ĉefa produkto estas vino, kaj pomoj. Estas fervoja kaj ŝosea interkomunikejo, kun granda internacia trafiko. Ĝi estas konata ankaŭ pro skiejoj de la proksima monto Pohorje.

Esperanto en Maribor redakti

Ĝi gastigis kongreson de SAT en 1995.

En Maribor okazis la 7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2007.

Ekzistas esperantlingva broŝuro pri Maribor, nome La perloj de Maribor de Janko Štruc.[1] En ĝi oni priskribis katedralon, kastelon, franciskanan preĝejon, judan kvartalon, akvoturon, la malnovan viton, la juĝturon, kaj la urbodomon.

Pere de Esperanto en marto 2003 danke al la Urbestro de Mariboro inĝ. Boris Sovič kun esperantistoj mag. Zlatko Tišljar kaj inĝ. Jovan Mirković okazis la vizito de Starosto de distrikto Malborski mag. Mirosław Czapla kaj Urbestro de Malborko inĝ. Jan Tadeusz Wilk akompanis ilin esperantistoj red. de Pola Televido Roman Dobrzyński kun Eduardo Kozyra kaj rezulte de majo 2003 du idoj de la plej malnova vito de la mondo "Stara Trta" / Malnova vito, simbolo de Mariboro kreskas en Malbork en Pollando, t.e. en la esperantista PARKO de la MONDO kaj en la suda teraso de la Alta Kastelo de la Kastelo de Malborko. Inĝ. Boris Sovič - la Urbestro de Mariboro en la jaro 2003, ege popularigis eksterlande la malnovan viton, i.a. li gvidis en majo 2003 la delegacion de la urbo kun inĝ. Jovan Mirković (esperantisto) por planti la viton en la esperantista PARKO de la MONDO kaj en la Kastelo de Malbork (Pollando) kun la Urbestro de Malbork Jan Tadeusz Wilk kaj kun pola parlamentano, la Ministro de Internaj Aferoj Marek Biernacki, la ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton en Pola Parlamento t.e. en Pola Sejmo kaj Pola Senato. Pri tiu Esperanto-evento aperis duonhora filmo en Pola Televido sub la titolo Sieĝoj de Malborko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Janko Štruc, La perloj de Maribor, Maribor, Esperanto-societo, 2006. ISBN 961-238-798-2, sen paĝonombro. Fotoj de Zdravko Kokanović.

Eksteraj ligiloj redakti