Marie Hankel

germana esperantistino, verkistino kaj poetino

Marie HANKEL (naskiĝis la 2-an de februaro 1844 en Schwerin kiel Marie Dippe, mortis la 15-an de decembro 1929 en Dresdeno) famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo.

Marie Hankel
Persona informo
Naskonomo Marie Dippe
Naskiĝo 2-an de februaro 1844 (1844-02-02)
en Schwerin, Meklenburgo-Schwerin,  Germana Federacio
Morto 15-an de decembro 1929 (1929-12-15) (85-jaraĝa)
en Dresdeno, Saksio,  Vajmara Respubliko
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Hermann Hankel
Okupo
Okupo poeto • verkistoesperantistosufrageto
vdr

Biografio redakti

Marie Hankel eklernis la lingvon en 1905 kaj tuj dediĉis sin kun multe da energio al la Esperanto-movado, kunfondis ekzemple la unuan Dresdenan Esperanto-grupon kaj kunorganizis en 1908 la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Dresdeno.

 
La "Kvaro por la Kvara" (de maldekstre Eduard Mybs, Albert Schramm, Marie Hankel kaj Heinrich Arnhold) kun la gesinjoroj Zamenhof, UK 1908

Temas pri virino naturema, internaciema, personeca, optimisma, ateisma, kaj tre interesa figuro de Esperantujo, krom premiita en literaturaj konkursoj. Ŝia literatura verkaro konsistas precipe el poeziaĵoj, publikigitaj en diversaj revuoj. En 1909 Marie Hankel en la beletra festo "Internaciaj Floraj Ludoj " dum la UK en Barcelono gajnis la unuan premion pro sia poemo "La simbolo de l'amo".

Marie Hankei estis Honora Membro de Germana Esperanto-Asocio kaj Loka Societo-Dresden kaj posedis la Honorstelon de GEA.

Verkoj (elekto) redakti

La renkonto : komedieto originale verkita / de Marie Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, aŭgusto 1908; p. [87] - 96

Tie ĉi oni parolas Esperante : unuakta komedio / de Thomas J. Williams. Trad. kaj aranĝita de M. Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, aŭgusto 1908; p. [55] - 86

La simbolo de l' amo / Marie Hankel. En: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj: Barcelono, Septembro 1909; p. [3]

Sableroj / de Marie Hankel. Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911, 91 p. : muziknotoj. - (Internacia Librotrezoro 2-4)

La simbolo de l' amo

Rozujo sovaĝa, simbolo de l' amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas:
„Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
Min nutras denove patrino la tero.
Trankvile atendas mi ĝis la somero.“
Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran,
Girlandan, balancan kaj brile koloran!
„Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian.
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
Pro amo mi miajn floretojn defendos,
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.“
Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo, simbolo de l' amo vi estas,
Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas.

Kreemo redakti

Hankel en siaj poemoj esprimis la idealismajn tendencojn de la Esperanto-kulturo antaŭ la milito. La precipa kolekto de ŝiaj verkoj estis kolekto de poemoj kaj rakontoj, Sableroj (1911).

Bildaro redakti

Bibliografio redakti

  • (germana) Hankel, Marie. En: 100 Jahre Krematorium und Urnenhain Dresden-Tolkewitz. Sax, Beucha 2011, p. 86.
  • Pabst B. Marie Hankel (1844-1929): poetino, organizantino, feministino, En : Esperante kaj Ekumene: Fest-libro por la 75-a naskiĝtago de Adolf Burkhardt, Schliegen, 2004, p. 177-200.

Eksteraj ligiloj redakti