Mariehamn

komunumo en Finnlando

Mariehamn [marieHAMN] estas la ĉefurbo de Alando, aŭtonoma provinco de Finnlando. Fine de 2015 tie loĝis 11 461 homoj, preskaŭ duono de la loĝantoj de Alando.

Mariehamn

Blazono de Mariehamn

Mariehamn sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
urbetokomunumo
www.mariehamn.ax
Gubernio Alando
Provinco Alando
Fondita 1861
Areo 11,6 km²
Loĝantaro 11 742 (31 dec 2021)[1]
Finnlingvaj 5,9 %
Svedlingvaj 89,5 %
vdr

La urbon fondis en 1861 rusia imperiestro Aleksandro la Dua, kiu nomis ĝin laŭ sia edzino imperiestrino Maria (Marija Aleksandrovna): Mariehamn = Maria haveno. En la finna lingvo la urbo nomiĝas Maarianhamina.

En la haveno de Mariehamn haltas grandaj pasaĝeraj ŝipoj regule trafikantaj inter Helsinko, Turku, Talino kaj Stokholmo, pluraj ĉiutage. Tia trafiko fariĝis grava por la ŝipkompanioj post julio 1999, kiam finiĝis senimposta vendado en ŝipoj inter havenoj ene de la Eŭropa Unio. Kvankam Alando estas parto de EU, ĝi konservis statuson de ekstera lando, kiam temas pri impostoj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti