La Mariinskij-Baleto estas baleta kompanio kun sidejo en la Mariinskij-Teatro en Sankt-Peterburgo en Rusio. La Mariisnkij-Baleto estas la gepatra kompanio de baleta lernejo Baleta Akademio de Vaganova.

Mariinskij-Baleto
baleta kompanio
Komenco 1740-aj jaroj vd
Lando(j) Rusio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Mariinskij-Baleto estis fondita en la 1740-aj jaroj, post la formigo de la unua rusia danca lernejo, Imperia Teatra Lernejo (nun Baleta Akademio de Vaganova), en la 4-a de majo de 1738.

Tre malgranda informo estas pri la komencaj jaroj de la baleta kompanio, tamen estas sciate, ke ambaŭ la lernejo kaj la baleta kompanio estis ligitaj per nomo, iĝante la Imperia Baleta Lernejo kaj Imperia Rusia Baleto, nomoj, kiuj estis uzataj ĝis la fino de la imperia regado. En la fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj, la Imperia Rusia Baleto plialtiĝis al la elstareco kaj dungis iujn el la plej influaj kaj famaj personoj en baleta historio, inter ili Charles Didelot, Marie Taglioni, Christian Johansson, Enrico Cecchetti, Jules Perrot, Fanny Cerrito kaj Carlotta Grisi.

Sekve de la Rusia revolucio de 1917, la soveta registaro decidis ke la baleta lernejo kaj kompanio estas nedezirataj simboloj de la carisma reĝimo kaj fermis ilin ambaŭ. La baleta kompanio la unua estis refondita, iĝanta konata kiel la Soveta Baleto, kaj la lernejo estis re-malfermita poste kiel la Leningrada Ŝtata Dancoordiga Lernejo, ambaŭ restantaj en iliaj antaŭaj situoj.

Sekve de morto de Sergej Kirov en 1934, la Soveta Baleto estis renomita al Kirov-Baleto, ĉi-tiu nomo estas plej kutime uzata por identigi la kompaniom ĝis nun. Post la fino de komunista regado, ambaŭ la baleta kompanio kaj opera kompanio de la Mariinskij-Teatro estis ligitaj al la teatro per nomo, iĝante la Mariinskij-Baleto kaj Mariinskij-Opero kaj ambaŭ kompanioj estas regataj de la teatro mem. Antaŭe la kompanio havis sidejon en la Bolŝoj-Kamennij-Teatro, antaŭ kiam ĝi estis malkonstruita kaj anstataŭita per la nun ekzistanta teatro. Ĉi tiu estas malsama de la Bolŝoj-teatro en Moskvo, kiu estas la hejmo de la Bolŝoj-Baleto.

Dancoordigistoj:

Eksteraj ligiloj redakti