Marija Ŝarapova

rusdevena tenisludistino

Marija ŜARAPOVA aŭ Maria Sharapova (originale ruse Мария Шарапова; naskiĝinta la 19-an de aprilo 1987 en Njaganj) estas rusdevena tenisludistino.

Marija Ŝarapova
tenisisto • modelodiplomato
teniso
unuopa teniso • duopa teniso
Nomo Marija Ŝarapova
Naskiĝo la 19-an de aprilo 1987 en Njaganj,  Rusio
Alto 183 cm
Pezo 59 kg
Medaloj
vdr
Marija Ŝarapova
Persona informo
Naskonomo Мария Юрьевна Шарапова
Naskiĝo 19-an de aprilo 1987 (1987-04-19) (36-jaraĝa)
en Njaganj
Lingvoj rusaangla
Loĝloko Manhattan Beach • Bradenton
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Keystone National High School
Subskribo Marija Ŝarapova
Familio
Patro Yuri Sharapov
Patrino Elena Sharapova
Amkunulo Alexander Gilkes
Okupo
Okupo tenisisto • modelodiplomato
TTT
Retejo http://www.mariasharapova.com
vdr

Ŝia familio devenas originale el Homel, Belorusio, sed ili translokiĝis post la nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986 en Rusion. Ŝaparova tiel naskiĝis en la siberia urbo Njaganj en 1987. Ŝia patro estas Jurij Ŝarapov, ŝia patrino Jelena. Ŝi elmigris en aĝo de ok jaroj en Usonon, kie tenisludis en la florida Tenisa Akademio Nick Bollettieri. Ŝi iĝis profesia tenisludisto en 2001, kiam ŝi aĝis 14 jarojn. En tiu tempo ŝi (ĝis januaro 2009) dum sume 17 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 14-a plej bona tenisistino.

Ŝi loĝas nun en la usona federacia ŝtato Florido, en Bradenton.

Ŝi altas 183 cm, pezas 59 kg, uzas la dekstran manon dum ludado. Ŝia trejnisto estas Robert Lansdorp, kiu agadis pli frue ĉe Pete Sampras.

Ĝis junio 2013 ŝi venkis en 31 unuopaj kaj 3 paraj turniroj. Aparte elstaris ŝia venko en 2004 en Wimbledon kontraŭ Serena Williams. La 11-an de junio 2012 ŝi gajnis la tiujaran Francan Malferman Tenisturniron Roland Garros.

Marija Ŝarapova en novembro 2003 kontraktis kun la modelagentejo IMG. Ŝi havas sponsoran, reklaman kontrakton kun Nike, TAG Heuer, Prince kaj Motorola (2007).

Pro dopado la 8-an de junio 2016 ŝi estis suspendita de la Internacia Tenisa Federacio por du jaroj. La 4-an de oktobro Arbitra Tribunalo pri Sporto en Laŭzano mallongigis la punon ĝis 15 monatoj.

Eksteraj ligiloj redakti