Marina Bay Sands estas rezidejo (resort) konsistante el kazino kaj hotelo ĉe Marina Bay en Singapuro. La rezidejon konstruigis Las Vegas Sands kaj malfermis en 2010. Ĝi konsistas el tri 55-etaĝaj turoj, la konstruo kostis ĉ. 8 miliardojn da singapuraj dolaroj, t.e. 4,6 miliardoj da eŭroj.

Marina Bay Sands
Hotelo
hotelo • casino hotel • turdomo [+]

LandoSingapuro

Koordinatoj1° 17′ 2″ N, 103° 51′ 32″ O (mapo)1.2839103.8589Koordinatoj: 1° 17′ 2″ N, 103° 51′ 32″ O (mapo)
Poŝtkodo018956 [+]

Marina Bay Sands (Singapuro)
Marina Bay Sands (Singapuro)
DEC
Map
Marina Bay Sands

Vikimedia Komunejo:  Marina Bay Sands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la komplekso en la krepusko en novembro de 2010

La komplekso konsistas el kazino, kiu havas pli ol 600 tablojn kaj 1500 ludaŭtomatoj, el hotela rezidejo kun 2561 ĉambroj, el 120.000  kvadratmetrojn granda konferencejo kaj ekspoziciejo, el aĉetcentro, el arta kaj scienca muzeo, du teatraj haloj, ses Gourmet-restoracioj, diversaj pliaj distraj eblecoj, drinkejoj kaj noktaj seksaj kluboj same du flosantaj pavilonoj. La komplekson kovras 340  metrojn longa tegmenta ĝardeno SkyPark en alto de 191 metroj. Parto de la plej granda publika elvidejo de la mondo, kiu antaŭenŝvebas ĉe la norda turo je 67 metroj, estas la 146 metrojn longa senfina banejo. La rezidejon planis la arkitekto Moshe Safdie Architects. La loka arkitekto estis Aedas Singapore, la inĝenierajn laborojn faris Arup kaj Parsons Brinkerhoff (MEP).

Bildaro redakti