Marina MNISZECHMarina Mniŝek (ruse Марина Мнишек, pole Maryna MniszchównaMaryna Mniszech) (ĉ. 15881614), estis pola politika aventuristino en Rusio, dum la tempo de perturboj.

Marina Mniŝek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1588 (1588-01-01)
en Murovane
Morto 24-an de decembro 1614 (1614-12-24) (26-jaraĝa)
en Kolomna Kremlin
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Patro Jerzy Mniszech
Patrino Jadviga Tarlo-Mniszech
Frat(in)oj Franciszek Bernard Mniszech • Stanislas Boniface Mniszech • Urszula Mniszchówna
Edz(in)o Falsa Demetrio la 1-a • False Dmitry II
Infano Tsarevich Ivan Dmitriyevich
Okupo
Okupo regento
vdr

Marina Mniszech estis filino de pola vojevodo Jerzy Mniŝek - unu el la organizintoj de la Pola-muskovita milito (1605-1618).

Marina Mniszech famiĝis pro sia edziĝo al la impostoro falsa Demetrio la 1-a, kun kiu ŝi renkontiĝis en 16041605. Ŝi estis kronita en 1606 al carino, sed ŝia carineco daŭris nur kelkajn tagojn, poste ŝi kaj ŝia edzo venis en prizonon. Post morto de falsa Demetrio la 1-a, ŝi reveturis en Pollandon (1608), sed poste ekkonis al sia mortinta edzo (falsa Demetrio la 2-a). Ankaŭ la dua falsa Demetrio mortis (1610) kaj ŝi ricevis la protekton de atamano Ivan Zaruckij, de kiu ŝi naskis filon (1611). Ili fuĝis en 1613 al Astraĥano, sed post kronado de Mikaelo Romanov, la urbanoj ne volis plu protekti kaj apogi ilin kaj ili estis finfine kaptitaj de kozakoj, kiuj transdonis ilin al la registaro (1614). La filo estis mortigita en 1614, ŝi mem mortis en prizono samjare.