La napola Giambattista Marino (1569 - 1625) per nelacebla parolfacilo (lia alegoria poemo Adonis, publikita en Parizo en 1623, enhavas pli ol 40.000 versojn) markis la francan tendencon al la artefarita belo de inventoj de troigoj, antitezoj kaj metaforoj, kies skolo ricevis la nomon "marinismo".

La marinismo konsistas je serĉado de formoj senmezurigitaj kaj surprizigaj, nome troigo de imagaro kaj ingenio subtila. La poeziarto de Marino estas esence priskriba, kaj ties virtuozeco paraleleas kun nesufiĉa idearo kaj frideco de fantazio.