Mario Lanfranchi

itala reĝisoro kaj scenaristo

Mario LANFRANCHI estis itala filmreĝisoro, aktoro, scenaristo kaj filmproduktoro. Li realigis multajn kinejajn filmojn en Italio, unu unu el ili, Madame Butterfly de 1956 rolis la 23-jara italdevena usona kantistino Anna Moffo, kiu ĵus pasigis jaron en Romo pro studenta stipendio.[1] En 1957 li edziĝis kun ŝi, li 29-jara kaj ŝi intertempe 24-jara, kaj dum la sekvaj jaroj prezentis ŝin en multaj pliaj filmoj - ŝi poste plendis ke estis multe tro multaj, kiuj fine elĉerpigis ŝian kantan voĉon.[2] En 1972 la paro divorcis.

Mario Lanfranchi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1927 (1927-06-30)
en Parmo
Morto 3-an de januaro 2022 (2022-01-03) (94-jaraĝa)
en Langhirano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Anna Moffo
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristofilmproduktoro • televida produktoro • reĝisoro
vdr

Referencoj redakti