Mario TERÁN estis la bolivia soldato kiu pafis laŭ ordo de la generaloj René Barrientos kaj Alfredo Ovando al Ernesto Guevara, la "Che", kaŭzante al li la morton la 9-a de oktobro de 1967, en la publika lernejo de la komunumo de La Higuera (proksime de la urbo de Vallegrande, en la Sankta Kruco, Bolivio). Terán pafis kontraŭ la revoluciulo, post kiam ĉi tiu prononcis siajn lastajn vortojn kiuj laŭdire estis la jenaj: «Sereniĝu kaj direktopafu bone! Tuj vi mortigos viron!».[1] La ordono de ekzekuto venis de la prezidento de Bolivio, la generalo René Barrientos. La grado de impliko de la CIA en ĉi tiu decido estas ankoraŭ malfermita al debato.

Mario Terán
Persona informo
Aliaj nomoj Pedro Salazar
Naskiĝo 9-an de aprilo 1942 (1942-04-09)
en Cochabamba
Morto 10-an de marto 2022 (2022-03-10) (79-jaraĝa)
en Santa Cruz de la Sierra
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Bolivio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Kurioze estos kuracistoj kubaj kiuj en 2007 redonos la vidkapablon al Terán en la kadro de unu el la kampanjoj de solidareco kun la bolivia registaro de Evo Morales. La novaĵo estis diskonigita de la kuba oficiala ĵurnalo Granma en la jaríĝo de la morto de Guevara.

Referencoj redakti

  1. http://www.margencero.com/articulos/che_40aniv/cheguevara_Gerilo.htm Pasajes y personajes de la guerrilla de Ñancahuazú, Víctor Montoya