Mariobildo ĉe Haßfurt-faŭko

Mariobildo ĉe Haßfurt-faŭko (germane: Marienbild in der Haßfurtschlucht) estas pilgrimejo de la katolikoj de Meiningen en la sudo de Turingio (Germanujo). Ĝi similis mezepokan ĉestratan kapelon.

Mario-bildo kaj restaĵoj de Mario-kapelo ĉe Haßfurt-ravino apud Meiningen

Situo redakti

La Mario-bildo troviĝas en la arbaro Haßfurt en la uesta urboarbaro de Meiningen ĉe la strato Alte Frankfurter Straße kondukanta disde Haßfurt-grundaro proksime de Kastelo Landsberg tra Haßfurt-ravino al Dreißigacker-altebenaĵo. Tra tiu ĉi frua mezepoka komerca vojo oni atingis la urbojn Gotao, Fulda, Frankfurt ĉe Majno kaj Würzburg. Proksime kuŝas sur alta rokosprono la burgruino Habichtsburg.

Mariobildo redakti

La hodiaŭ kutima nomo por la tuto, Marienbild ŝuldiĝas al la centra reliefo ĉe la konkokalka muraro. La grejso-reliefo, kiu iam pendis ĉe la suda vando kapela, kreitis fare de la skulptisto August Müller geschaffen.[1] La kapelto staris en groto eksplodigita en la 19-a jarcento: ĉe ties nuna okcidenta rokovando nuntempe situas la Mario-bildo. Restaŭrado estis en 2005 kaj ĉiujare celebratas surloke diservoj en la monato majo. En junio 2021 la bildo damaĝitis post bruliga atako.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Lexikon zur Stadtgeschichte Meiningen. Bielsteinverlag, Meiningen 2008
  2. insuedthueringen.de Feuerwehr im Dauereinsatz, 20.6.2021.
50.5836610.39188