Marion (Indianio)

urbo de Indianio en Usono
(Alidirektita el Marion)

Marion [mErjen] estas urbo en centra Indianio kun 31.320 loĝantoj (censo de 2000). Ĝi estas ĉefurbo de kantono Grant.

Marion, aera vido de sud-okcidento

Marion estas nomita laŭ Francis Marion, generalo el Suda Karolino dum la Usona Revolucio.

La urbo estas la nasko-loko de James Dean. En proksima Fairmount naskiĝis la bildstriisto Jim Davis.

Geografio redakti

Marion situas ĉe 40° 32′ 57″ N 85° 39′ 53″ U / 40.54917 °N, 85.66472 °U / 40.54917; -85.66472 (mapo)Koordinatoj: 40° 32′ 57″ N 85° 39′ 53″ U / 40.54917 °N, 85.66472 °U / 40.54917; -85.66472 (mapo), ĉe rivero Mississinewa [misisiniŭa]. La urbo havas areon de 34,6 km², el kio 0,3 % (0,1 km²) estas akva.

Eksteraj ligiloj redakti