Vittoria Marisa Schiaparelli BERENSON (15an de Februaro, 1947) estas usona aktorino kaj manekeno.[1] Ŝi aperis sur la kovrilpaĝo de Vogue kaj de Time, kaj ricevis la premion al duaranga aktorino "National Board of Review Award for Best Supporting Actress" pro sia rolo kiel Natalia Landauer en la filmo de 1972 nome Cabaret. Tiu rolo havigis al ŝi ankaŭ nomumojn al Ora Globo kaj al premio de BAFTA. Ŝi aperis elstare ankaŭ en aliaj filmoj kiel La morto en Venecio (1971), Barry Lyndon (1975), S.O.B. (1981) kaj Io sono l'amore (2009). En tute ŝi aperis en almenaŭ kvardek kinfilmoj.

Marisa Berenson
Persona informo
Marisa Berenson
Naskonomo Vittoria Marisa Schiaparelli Berenson
Naskiĝo 15-an de februaro 1947 (1947-02-15) (77-jaraĝa)
en Francio, Francio
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Heathfield School vd
Familio
Patro Robert L. Berenson vd
Gefratoj Berry Berenson vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • televida aktoro • modmanekeno vd
Aktiva dum 1967– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2001, ŝi debutis en Broadvejo per ludado en Design for Living de Noël Coward, sed ankaŭ ludis por Romeo kaj Julieto de William Shakespeare. Ŝi ankaŭ partoprenis en nombraj televidaj filmoj, epizodoj de serioj ktp.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti