Marit Elisabeth Larsen (naskiĝis la 1-an de julio 1983 en Lørenskog, Norvegio) estas norvega gitaristino kaj kantaŭtorino, do kantistino publike prezentanta siajn proprajn komponaĵojn.

Marit Larsen
Marit Larsen en 2015
Marit Larsen en 2015
Persona informo
Naskonomo Marit Elisabeth Larsen
Naskiĝo 1-an de julio 1983 (1983-07-01) (40-jaraĝa)
en Lørenskog
Lingvoj norvegaangla
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Universitato de Oslo • Lørenskog Upper Secondary School
Familio
Edz(in)o Alexander Buchmann
Okupo
Okupo muzikistokantistokantaŭtorogitaristopianisto
TTT
Retejo http://www.maritlarsen.no/
http://www.maritlarsen.com/
vdr

Kariero redakti

 
Marit Larsen sursceneje en 2009

La kantistino konatiĝis kiel membro de la popmuzika duopo M2M kun sia amikino Marion Raven. Post la disiĝo de la duopo en 2002, Marit Larsen en 2004/2005 komencis soloan kantistinan karieron. La unuan muzikan albumon Under the Surface ("sub la surfaco") ŝi registris kun la nova muzikprodukta firmao EMI. La unua unuopaĵo Don’t Save Me ("ne savu min") estis granda sukceso kaj dum kvin semajnoj estis la plej populara kanto en la popmuzika ranglisto de Norvegio. La kanto Under the Surface, laŭ kiu nomiĝis la albumo, atingis la trian rangon en Norvegio.

En 2006 ŝi premiiĝis en la kategorio "plej bona norvega artistino de la Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV (MTV Europe Music Awards).

Post unujara paŭzo de publikado, Marit Larsen en somero 2008 revenis per la unuopaĵo If a Song Could Get Me You kaj duafoje atingis la rangon de plej populara kanto en la popmuzika ranglisto de Norvegio, ĉi-foje por du semajnoj. La kanto en julio 2009 ankaŭ publikiĝis en Germanlingvio: En Germanio kaj Aŭstrio ŝi atingis la rangon de plej populara kanto, en Svisio la duan rangon. Por tiuj landoj ankaŭ kompiliĝis nova albumo el la antaŭe en Norvegio publikigitaj kantoj, kiu ricevis la saman nomon kiel la unuopaĵo de 2008 kaj same tre sukcese vendiĝis.

Privata vivo redakti

Marit Larsen vivas en Oslo, kun la kantisto Thom Hell. La patro Geir Tore Larsen estas muzikisto en la Osla Filharmonia Orkestro, la patrino estas pianistino.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 2006: Under the Surface
  • 2008: The Chase
  • 2009: If a Song Could Get Me You (kompilo)
  • 2011: Spark
  • 2014: When The Morning Comes

Unuopaĵoj redakti

  • 2006: Don’t Save Me
  • 2006: Under the Surface
  • 2006: Only a Fool
  • 2007: Solid Ground
  • 2008: If a Song Could Get Me You
  • 2008: I've Heard Your Love Songs
  • 2009: Addicted
  • 2009: Fuel
  • 2011: Vår beste dag
  • 2011: Coming Home
  • 2012: Don't Move
  • 2014: I Don't Want To Talk About It
  • 2015: Faith & Science
  • 2015: Please Don't Fall For Me

Premio redakti

Eksteraj ligiloj redakti