Mariusz Kamiński

Mariusz Kamiński (naskiĝis la 25-an de septembro 1965 en Sochaczew) – pola politikisto, aganto de kontraŭkomunista opozicio en la periodo de Pola Popola Respubliko, ekde 2006 ĝis 2009 ĉefo de Centra Kontraŭkorupta Ofico, parlamentano de Sejmo de la 3-a, 4-a, 5-a kaj 7-a oficperiodo.

Mariusz Kamiński
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1965 (1965-09-25) (58-jaraĝa)
en Sochaczew
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Subskribo Mariusz Kamiński
Okupo
Okupo politikistohistoriisto
vdr

Vivo redakti

Diplomito de Historia Fakultato de Varsovia Universitato. En 1981 estis kondamnita al unujara restado en korektodomo kun kondiĉa prokrasto pro malhonorigo de Danko-Monumento al Ruĝa Armeo. Maje 1983 estis arestita pro aktiva rezisto dum manifestacio. Liberigita julie de la sama jaro kaj forigita de liceo. Ekde 1984 estis aktivulo de malkaŝa Sendependa Asocio de Studentoj.

En 1991 laboris en Departamento de Internaj Minacoj ĉe la Ofico de Nacia Sekureco, poste dungita en administrejo de la estraro de Regiono Mazovio de Solidareco, en Ĉefa Doganejo kaj en Pola Televido.

Kunkreinto de Fondaĵo "Pamiętamy" (Ni memoras) por memorigi Anatemitajn Soldatojn. En 1993 fondis kaj poste prezidis asocion Liga Republikańska (Respublikana Ligo). En parlamentaj balotoj en 1997 la unuan fojon iĝis parlamentano laŭ listo de tutpollanda Akcja Wyborcza Solidarność. En 2001 kaj 2005 denove gajnis mandaton kiel kandidato de Juro kaj Justeco en varsovia balotregiono.

En la jaroj 2001–2002 estis vicprezidanto de partio Przymierze Prawicy, poste kun ĝi aliĝis al Juro kaj Justeco (PiS), kie de 2004 ĝis 2006 plenumis devon de prezidanto de la varsovia regiono. Eniris registaron de Kazimierz Marcinkiewicz.

La 5-an de julio 2006 rezignis esti deputito. Venontan tagon estis nomumita prokuristo pri organizado de Centra Kontraŭkorupta Ofico, kies iniciatinto li estis. Ankaŭ rezignis pri membreco en PiS. La 3-an de aŭgusto 2006 ĉefministro Jarosław Kaczyński igis lin ĉefo de nova Centra Kontraŭkorupta Ofico.

La 6-an de oktobro 2009 prokuroro en Rzeszów prezentis al li riproĉojn pri transpaŝo de rajtoj. Pro pluaj akuzoj estis maldungita. La 20-an de junio 2012 Regiona Juĝejo en Varsovio neniigis la proceson kontraŭ li kaj liaj subuloj.

Januare 2011 denove eniris al Juro kaj Justeco, en la politikan komitaton. Ankaŭ iĝis prokuristo de la partio en la ĉefurbo. Dum parlamenta balotado samjare gajnis mandaton. La 26-an de novembro iĝis vicprezidanto de la partio.

Distingoj redakti

En 2010, pro eminentaj meritoj por demokratiaj ŝanĝoj en Pollando prezidento Lech Kaczyński distingis lin per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Li ankaŭ ricevis la titolon "Homo de la Jaro" por 2007, atribuitan de Gazeta Polska.