Mark Malloch Brown

George Mark Malloch BROWN (naskiĝis la  16-an de septembro 1953(nun 1953-09-16)) estas brita ĵurnalisto, ekonomikisto kaj estis ŝtata ministro por Afriko, Azio kaj Unuiĝintaj Nacioj en la Registaro de Gordon Brown de junio 2007 ĝis oktobro 2009.

Mark Malloch Brown
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1953 (1953-09-16) (70-jaraĝa)
en Marylebone
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Magdaleno • Universitato de Miĉigano • Marlborough College vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Robert George Malloch Brown vd
Patrino Ursula Elspeth Pelly vd
Edz(in)o Patricia Anne Cronam vd
Infanoj Maddison Jane Brown • Isabel Anne Brown vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoentreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Malloch Brown studis historion ĉe la Magdalene College en Kembriĝo kaj finis studadon kun Master’s Degree en politologio ĉe la Universitato de Michigan.

Sian laboron en la ĵurnalismo li komencis kiel politika korespondanto de la revuo The Economist (1977-1979) kaj kiel fonda eldonisto de la Economist Development Report. De 1986 ĝis 1994 li estis internacia gravulo ĉe la Sawyer-Miller Group, antaŭ ol li ŝanĝis la laboron al la alta UN-komisio pri rifuĝintoj, por kiu li estris la misiojn pri kamboĝaj rifuĝintoj en Tajlando.

De 1999 ĝis 2005 li estis PUND-administranto – tio estas ĝenerale konsiderata kiel la trie plej alta ofico en la UN. Antaŭe li havis estran funkcion ĉe la Monda banko, interalie kiel vicprezidento por eksteraj aferoj. Tiufunkcie li ankaŭ respondecis pri la rilatoj al UN.

Brown estis kabineda estro por la tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan ĝis 1-a de aprilo 2006, kiam li iĝis la sekvanto de la kanadanino Louise Fréchette en la ofico de la Vicĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Tiun oficon li havis ĝis decembro 2006, kiam finiĝis ankaŭ la ofica tempo de Kofi Annan.

La 27-an de junio 2007 estis anoncita, ke Malloch Brown apartenos al la kabineto de la nova Brita Ĉefministro Gordon Brown kiel ŝtata ministro en la Foreign and Commonwealth Office (FCO). Lia ofico koncernis Azion, Afrikon kaj Unuiĝintan Naciaron. Plue li iĝis dumviva membro de la House of Lords. Fine de julio 2009, li eksiĝis el la ministra ofico, laŭ propraj mencioj pro personaj kaj familiaj kaŭzoj.

Titoloj kaj Honorigoj redakti

Brown estas honorigita jene:

  • Li havas la titolon Barono
  • Ricevis li la Order of St Michael and St George
  • Li estas ano de la Privy Council

Eksteraj ligiloj redakti