Mark Philippoussis

aŭstralia tenisisto

Mark Philippoussis (greke Μαρκ Φιλιππούσης, Mark Filipusis) estas aŭstralia tenisisto de greka deveno (la patro estis greko kaj la patrino italino, parolanta la grekan; ambaŭ estis elmigrintaj al Aŭstralio). Li naskiĝis la  7-an de novembro 1976(nun 1976-11-07) en Melburno, do nun estas 47-jara. Ekde la jaro 1994 li estas tenisa profesiulo. Interalie li partoprenis en la Someraj Olimpikoj de 1996, 2000 kaj 2004, kaj krome en 1999 kune kun la tenisistino Jelena Dokić nome de Aŭstralio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Mark Philippoussis
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1976 (1976-11-07) (47-jaraĝa)
en Melburno
Loĝloko Melburno
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Wesley College • Maribyrnong College
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti