Marka lingvo
La marka lingvo apartenas al la mandinga lingvaro de Okcidentafriko, al kiu ankaŭ apartenas ekzemple la mandinka. La marka estas parolata en Burkina Faso, de proksimume 200 000 homoj.[1] Sume, tutmonde la lingvon parolas proksimume 225 000 homoj.[1]
Marka lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Mandea lingvaro | |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | rkm |
Glottolog | mark1256 |
Angla nomo | Marka |
Franca nomo | marka |
Ĝi nuntempe spertas perdon de parolantoj, ĉar ĝiaj denaskaj parolantoj en la lernejo nur lernas la francan kaj ne havas ŝancon havi instruadon pri kaj en la gepatra lingvo.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 informoj en la retejo Ethnologue (angle, 18-a eldono 2015)