La Markata parulio (Basileuterus signatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Markata parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. signatus'
Basileuterus signatus
(Berlepsch & Stolzmann, 1906)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas indiĝena de Argentino, Bolivio, Kolombio kaj Peruo.[1] Ties habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.[1]

Tiu specio estas tre simila al la Duzona parulio, tio estas ke ĝi havas olivverdecajn suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn el la mentono al la suba ventro. La nomo de la specio aludas al la tre flava superokula strio kaj nur duarange al multe pli svaga malhelbruna supra strio ambaŭflanke kiuj enfermas ankaŭ multe pli svagan centran brunoranĝecan kronostrion ol tiuj de la Duzona parulio. Krome estas tre markata ankaŭ malhelbruna traokula strio kaj sub la okulo ankaŭ markata kaj flava subokula makulo sed ankaŭ ne tiom markata kiom ĉe la Duzona parulio. La resto de la vango kaj orelareo estas oliveca nuance inter la flava gorĝareo kaj la olivverdeca dorso. La beko estas griza kaj la kruroj helbrunflavecaj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ruĝa Listo de Minacataj Specioj: Basileuterus signatus[rompita ligilo] ( Konsultita la 16an de septembro 2007)