Markizo

nobela rango
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun markezo.

Markizo (france: Marquis; svede: Markis; nederlande: Markies; germane: Marquess; angle: Marquess; hispane: Marqués; portugale: Marquês; itale: Marchese) estas nobelo de rango inter grafo kaj duko. Temis pri nobelo kiu havis feŭdan bienon je la limoj de la imperio. Tiu bieno nomiĝis en la germana Grenzmark (limbieno) aŭ simple Mark.

Karolo la Granda enkondukis la oficon de markizo/margrafo ĉirkaŭ la jaro 800 kaj liaj posteuloj longe konservis ĝin. La celo de Karolo estis protekto de la limoj de la imperio kontraŭ eksteraj atakoj. Eĉ post disfalo de la okcidenta imperio tiun titolon oni daŭre uzis en multaj eŭropaj landoj, kaj alportis ĝin al aliaj landoj kiel ekzemple Britio.

Vidu ankaŭ redakti