Marko (nomo)

vira persona nomo
Tiu ĉi artikolo temas pri la nomo. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Marko.

Marko estas vira persona nomo en Esperanto.

Deveno kaj signifo redakti

Marko devenas origine el la ofta latina nomo Marcus [elparolu markus] (kun signifo de "dediĉita al la (romia) bataldio Marso"). En la Roma Imperio ĝi estis ofta nomo al homoj naskiĝantaj en marto (monato, apartenanta al la dio Marso). Pli poste ĝi fariĝis nomo de multaj kristanaj sanktuloj.

Nomtago redakti

En pluraj landoj, kie ekzistas la kutimo de nomtagoj, la nomtago de Marko estas la 25-a de aprilo - la mortodato de sankta Marko la evangeliisto (mortis en 68 en Aleksandrio), la sankta patrono de Markoj.

Konataj nomportantoj redakti

Ordigitaj laŭalfabete.

Ĝenerale konataj redakti

Esperantistoj redakti

Variantoj redakti

Viraj redakti

  • Marc (franca, angla)
  • Marcel (franca)
  • Marcello (itala)
  • Marcelo (hispana)
  • Márk (hungara)
  • Marco (itala, hispana)
  • Marcos (argentina)
  • Marek (ĉeĥa, pola, slovaka)
  • Mark (mallonga formo, angla, rusa)
  • Markus, Markku, Marko (finna)
  • Marko (serba/kroata, esperanta)
  • Marku (estona)
  • Marx, Marzell, Küsu (svis-germana)

En Finnlando agas antaŭnomokunigo nome Suomalainen Markku-liitto (finna Markku-kunigo). La kunigo ekzemple elektas ĉiujare vuoden Markku (la Markku de la jaro). La unua vuoden Markku estis Markku Pölönen.

Virinaj redakti

  • Marcella
  • Marcellina
  • Marcolina
  • Marcelle
  • Markéta (ĉeĥa)

Parencaj nomoj redakti

Kun la latina nomo Marcus estas parencaj la jenaj pliaj nomoj: Marcian, Marcion, Marcius.

Ankaŭ rilata al la milita dio Marto estas la nomo Martin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti