Marko (programlingva)

En multaj programlingvoj marko estas simbola nomo de iu loko en la teksto de komputila programo. Marko liberigas la programiston el la bezono kalkuli la memoradresojn kaj deŝovojn en programo (tiun laboron plenumas tradukilo).

En la altnivelaj programlingvoj la markoj estas nomoj de ordono, uzataj percipe en la saltoj. Ordonan markon tiel uzatan, kontraste al la aliaj specoj de markoj, oni povas nomi saltomarko. En asembla lingvo marko simile povas nomi komandon, sed ankaŭ porcion da datumoj,

En plimulto da programlingvoj la markoj deklariĝas per sia apero antaŭ la ordono kiun ĝi nomas (markas), kutime kun dupunkto:

  marko: ordono

En plimulto da lingvoj markoj havas la formon de ordinaraj programlingvaj nomoj (vico da literoj kajaŭ ciferoj, komenciĝanta per litero). Tamen en kelkaj lingvoj, plej notinde en Fortrano kaj Paskalo, la markoj konsistas el nuraj ciferoj.

Vidu ankaŭ redakti