Marko Terencio Varono

Marko Terencio Varono (latine Marcus Terentius Varro) (naskiĝis en -116, mortis en -27) estis romia verkisto kaj politikisto.

Marko Terencio Varono
Persona informo
Marcus Terentius Varrō
Naskiĝo
en Rieti
Morto
en Romo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Terentii Varrones vd
Patro nekonata valoro vd
Patrino nekonata valoro vd
Edz(in)o Fundania vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • muzika teoriisto • filozofo • Ancient Roman historian • gramatikisto • annalist • Ancient Roman military personnel vd
Verkado
Verkoj De lingua Latina ❦
De re rustica vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence li estis politike tre aktiva, i.a, kiel pretoro kaj flotestro. Dum la Civitana Milito li flankis je Pompejo, kiu fiaskis, sed estis amnestiita de Cezaro, kiu faris lin arkivisto.

La abunda verkaro, kiun li produktis, donis al li la kromnomon polihistoro. Multo estas konata nur laŭtitole, ĉar malgraŭ amaso da citaĵoj kaj depruntaĵoj el ĝi ĉe posteuloj (aŭ eble ĝuste pro tio, ĉar la originalojn iom tede verkitajn oni povis ekkonsideri superfluaj, post kiam famuloj kiel HieronimoAŭgustino elĉerpis el ili la kremon), kun nur etaj esceptoj, perdiĝis.

Senkonteste Varono estis la plej klera aŭtoro de la tuta Romia periodo. Liaj interesoj estis same senlimaj kiel la vivo mem.

Rufino konservis katalogon de liaj verkoj: entute li mencias - kiel liaepoke ankoraŭ troveblajn - 48 verkaĵojn, kiuj grandparte konsistis el po pluraj libroj. Interalie, temas pri:

  • 45 libroj Pri antikvaĵoj
  • 4 libroj Pri la vivo de la popolo de Romo
  • 15 libroj Bildoj
  • 25 libroj Pri la Latina lingvo
  • 5 libroj Pri temoj el Plaŭto
  • 3 libroj Pri la origino de la Latina lingvo
  • 5 libroj Pri la parola Latina
  • 3 libroj Pri bibliotekoj
  • 3 libroj Pri agado sursceneja
  • 3 libroj Pri Pompejo¨
  • 10 libroj Specialaj libroj
  • 150 libroj Satiroj Menipaj
  • 3 librojPri sia vivo.

Konserviĝis al ni nur unu verko kompleta: Pri kampara laboro. Laŭforme ĝi estas dialogo, same kiel la famaj verkoj de Platono kaj kiel la filozofiaj verkoj de Cicerono. Varono verkis ĝin okdekjaraĝa.

La influo de Varono estas preskaŭ nemezureble granda: lia encikopedia scio estis trezoro por multaj generacioj.

En Esperanto redakti

Fragmento el lia Pri kampa laboro aperis en la unua volumo de Antologio Latina, en paĝoj 176-178.

Eksteraj ligiloj redakti