Marko Vovĉok (ukraine Марко Вовчок; pseŭdonimo de Marija Oleksanderivna Vilinska ukraine Марія Олександрівна Вілінська) naskiĝis la 10-an de decembro[jul.]/ 22-an de decembro 1833[greg.] en Jekaterininskoje, tiutempe en Orela guberniod:Q348785 de Rusia Imperio, mortis la 28-an de julio[jul.]/ 10-an de aŭgusto 1907[greg.] en Nalĉik, tiutempe en Tereka Guberniod:Q1205547) estis verkistino kaj tradukistino. Ŝi verkis en la ukraina, franca, rusa, parolis en ses lingvoj, legis - en 9. Post edziniĝo kun ukraina etnografo Opanas Markoviĉ (de lia nomo originas ŝia pseŭdonimo) loĝis en Ĥarkivo, Kievo, poste en Francio. Estis konanta kun Taras Ŝevĉenko, kiu nomis ŝin "mia unusola filino".

Marko Vovĉok
Persona informo
Марія Олександрівна Вілінська
Naskonomo Мария Александровна Вилинская-Маркович
Naskiĝo 10-an de decembro 1833 (1833-12-10)
en Yekaterininskoye
Morto 28-an de julio 1907 (1907-07-28) (73-jaraĝa)
en Nalĉik
Tombo Nalĉik vd
Lingvoj ukrainafrancarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUkrainio vd
Familio
Dinastio Markiewicz vd
Gefratoj Q15070172 vd
Edz(in)o Opanas Markovych vd
Infanoj Bohdan Markovych vd
Profesio
Alia nomo Марко Вовчок • Я. Канонин • Marko Vovchok vd
Okupo tradukistoverkisto • verkisto de porinfana literaturo • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unua rakontaro aperis en 1857. Priskribis heroecan pasintecon de Ukrainio. La unua porinfana verkisto en ukraina literaturo. Multe tradukis de Victor Hugo, Jules Verne (el franca), Bolesław Prus (el pola), redaktis fakon de fremda literaturo en la rusia revuo "Отечественные записки" (Patriaj Notoj, 1868—1870). Rakonton "Horpina" esperantigis Viktor Pajuk (Norda gazeto, Francio).