Dum Markola Kongreso kunvenas esperantistoj de ambaŭ flankoj de la markolo inter Britio unuflanke, kaj norda Francio, Belgio kaj Nederlando aliflanke. La tradicio komenciĝis en 1961 kaj daŭras kun plimalpli granda sukceso.

Origino[1] redakti

 
Leterkapo de 'Markola Amika Rondo'. Respondeculoj estis Jacques Doyelle, John Rapley kaj Albert Marmenout. Periodo necerta.
 
Unua numero de 'La Markolano', trilanda ligilo de esperantistoj logantoj sur teritoriaj najbaraj al la manika markolo. Redaktoro Lucien Bourgeois.

La Markola Kongreso ekfondiĝis el ideo de Norman Smith de Dover (tiam kromnomita ‘Dovra Soleo’) en la jaro 1961. Norman konsciis la bezonon por malgranda jara kuniĝo inter esperantistoj de ambaŭ flankoj de la Markolo, por akceli la laboron por Esperanto en la regiono de la markolaj havenoj, kaj kiel okazo por tiuj lokaj esperantistoj fari ligilon trans la Markolo mem. La origina celo estis, ke la kongreso kunvenus prefereble en sufiĉe granda loĝloko, kie la esperantistoj povus kunresti, uzante la internacian lingvon kiel la sola lingvo dum la tuta periodo de la kongreso. Neesperantistoj kaj la komunikiloj estus invitataj al publikaj kunvenoj kaj funkcioj, kie ili povus vidi Esperanton, laborantan kiel vere internacia kaj vivanta lingvo. Kunlaborantoj de Norman Smith estis i.a. Raif Markarian, Albert Marmenout kaj Jacques Doyelle

La unua Markola Kongreso okazis en Boulogne en la jaro 1962, post pluraj transmarkolaj ekskursoj de Norman Smith kaj du membroj de la Folkestonea klubo por renkonti aliajn interesulojn en Boulogne, Calais kaj Oostende. Estis sukcesega kongreso kun pli ol 100 ĉeestantoj. La dua en Dover, la sekvantan jaron, estis aranĝita de Norman Smith mem, kiu per publikaj konkurso kaj kunveno, penis allogi la atenton de estontaj esperantistoj kun iom da sukceso. Sekvis aliaj kongresoj tra la jaroj malgraŭ malfacilaĵoj pro kostaltiĝoj, manko de taŭgaj konferenclokoj kaj de volontuloj.

Kutime la kongresoj ricevis reklamon per oficialaj akceptoj de la urbestroj, raportoj kaj fotoj en lokaj kaj naciaj ĵurnaloj, publikaj konkursoj, kunvenoj kaj ekspozicioj, kaj televidaj intervjuoj.

Kelkaj el la elstaraj momentoj de la pasintaj kongresoj, kiujn oni ĉiam rememoros, estas la kvarhora bankedo en Boulogne; la blov-okestro, kondukanta la ĉeestantaron de la Dovera Kongreso en 1963 al la haveno, ludante La Esperon, frue dimanĉmatene; ekskurseto sur unu el la unuaj ŝvebŝipoj ĉe Calais, rigardo al la mirinda ‘Procesio de la Sankta Sango’ en Brugge; dormado sur duetaĝaj litoj en St. Mary’s Bay; la inkluziva kosto de la semajnfina restado (de vendreda vespero ĝis dimanĉa posttagmezo) ĉe gastejo en Folkestone (1970) de po 4 pundoj 17s 6d (58,50 francaj frankoj) por plena tarifo!

Sendube la precipa profito de la kongresoj estas la kontaktoj inter esperantistoj ambaŭflanke de la Markolo, renovigata ĉiujare, kun la rezulto de multaj daŭraj amikecoj.

Listo de Markolaj Kongresoj (kompletigota) redakti

  • 1-a, 12-13 majo 1962, Boulogne
  • 2-a, 13-15 aprilo 1963, Dover
  • 3-a, 6-8 marto 1964, Calais
  • 4-a, 5-7 junio 1965, Oostende (kun la 47-a Kongreso de Belga Esperanto-Federacio)
  • 5-a, 12-15 majo 1967, Calais
  • 6-a, 13-15 aprilo 1968, St. Mary's Bay (apud Folkestone)
  • 7-a, 3-4 majo 1969, Brugge (kun la 51a Kongreso de Belga Esperanto-Federacio kaj la 8-a Kongreso de BEJA)
  • 8-a, 1-3 majo 1970, Folkestone (kun akcepto de la urbestro)
  • 9-a, 29-31 majo 1971, Calais
  • 10-a, 29 aprilo - 1 majo 1972, Antwerpen (kun la 54-a Kongreso de Belga Esperanto-Federacio)
  • 11-a, 28 aprilo - 1 majo 1973, Ramsgate

En 1974 kongreso estis planita je Pasko, la 24-a de aprilo, sed ĝi ne okazis.

 
Kongreslibro pri la Markola Kongreso de 1977 en Kortrejko.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Bazita sur teksto de Gordon Hawker kiu aperis en ‘Ora Sago’ de South-Eastern Esperanto-Federation (5-1984) kaj en ‘Novaĵletero’ de Bruĝa Grupo Esperantista (aŭgusto 1984), kompletigita surbaze de arĥivaĵoj de Albert Marmenout. Raporto pri unua kunveno en Oostende aperis en Belga Esperantisto 373 (septembro-decembro 1961) p. 41.