Markovicjevo
vilaĝo en Serbio
Markovicjevo, serbe Марковићево, slave Markovićevo, germane Markowitschewo, hungare Torontálújfalu estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Koordinatoj: 45°19′08″N 21°01'35″E
- Alto super marnivelo: 74 m
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: VŠ
Situo redakti
Markovicjevo situas sur ebenaĵo laŭ la rumana landlimo, laŭ flankovojoj.
Historio redakti
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Markovicjevo 216 homoj, (152 serboj (70 %), 46 hungaroj (21 %), 8 kroatoj, 3 slovakoj kaj aliaj).