Markus Näslund (naskiĝis la 30-an de julio 1973 en Örnsköldsvik, Svedio) estas sveda glacihokeisto.

Markus Näslund
glacihokeisto
glacihokeo
Nomo Markus Näslund
Naskiĝo la 30-an de julio 1973 en Örnsköldsvik,  Svedio
Alto 183 cm
Pezo 87 kg
Medaloj
Arĝento Junula Mondpokalo pri Glacihokeo 1992 en la nacia teamo de Svedio
Arĝento Junula Mondpokalo pri Glacihokeo 1993 en la nacia teamo de Svedio
Arĝento Mondpokalo pri Glacihokeo 1993 en la nacia teamo de Svedio
Bronzo Mondpokalo pri Glacihokeo 1999 en la nacia teamo de Svedio
Bronzo Mondpokalo pri Glacihokeo 2002 en la nacia teamo de Svedio
vdr

Ekde la jaro 2009 li laŭkontrakte ludas en la teamo de la sveda klubo MoDo Hockey Örnsköldsvik. Antaŭe li interalie profesie plenumis pli ol 1000 glacihokeajn matĉojn en la Nacia Glacihokea Ligo de Usono kaj Kanado (angle National Hockey League, NHL, france Ligue nationale de hockey), en la teamoj de la kluboj Pittsburgh Penguins, Vancouver Canucks kaj New York Rangers ludante en la pozicio de atakisto de maldekstra alo.

Kariero redakti

Markus Näslund komencis sian glacihokeistan karieron en la junula teamo de la klubo MoDo Hockey Örnsköldsvik, konkuranta en la Unua Glacihokea Ligo de Svedio. En 1991 li en la aĝo de 18 jaroj ricevis kontrakton de la usona klubo Pittsburgh Penguins. La 20-an de marto 1996 li interŝanĝiĝis kun la glacihokeisto Alek Stojanov de la kanada klubo Vancouver Canucks. Tiu interŝanĝo konsideratas la plej bona negoco, kiun la vankuvera klubo sukcesis fari en sia historio: Alek Stojanov ne fariĝis aparte sukcesa glacihokeisto, dum Markus Näslund iĝis entuziasmiga gvidanto de sia teamo kaj atingis impresan nombron da goloj.

En majo 2009 Markus Näslund anoncis sian demision el la aktiva profesia sportado, sed tamen revenis en novembro 2009, por subteni sian originan klubon en Svedion trovi la vojon el sporta krizo.

Internacie redakti

Kadre de la nacia teamo de Svedio, li en la Junula Mondpokalo pri Glacihokeo atingis arĝentan medalon en 1992 (en Germanio) kaj same arĝentan medalon en 1993 (en Svedio); en la Mondpokalo pri Glacihokeo same per la nacia teamo de Svedio li atingis arĝentan medalon en 1993 (en Germanio), bronzan medalon en 1999 (en Norvegio) kaj same bronzan medalon en 2002 (en Svedio).