La Marmora nototenio, Notothenia rossii, estas mara polusa moruo de la familio de Nototeniedoj kun teritoria distribuado el suda Novzelando al maroj de Ĉeantarkto, ĉefe ĉe rokaj rifoj. Ties longo estas ĝis 92 cm, kaj ili povas pezi ĝis 10 kg. Ĝi estis tre fiŝkaptita de sovetaj fiŝkaptistoj en la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, kun kaptoj super 100,000 tunoj en kelkaj sezonoj, kaj preskaŭ malaperis el ĉe Suda Georgio, kaj ĉe 1980 estis malabundaj jam tra la tuta Suda Oceano.[1]

Fish8716.jpg
Fish8716
Notothenia rossii.jpg
Notothenia rossii

Referencoj redakti

  • FishBase_species, genro Notothenia, specio rossii, Majo 2006.
  • Tony Ayling & Geoffrey Cox, Collins Guide to the Sea Fishes of New Zealand, (William Collins Publishers Ltd, Auckland, New Zealand 1982) ISBN 0-00-216987-8
  1. Large-scale commercial marine harvesting. Lighthouse Foundation. Alirita 23a Julio 2013.