Maroka dirhamo

valuto uzata en Maroko

La dirhamodirham (plurale Darahim) - arabe درهم - estas la oficiala monunuo de la Regno de Maroko kaj dividiĝas en 100 centimoj aŭ centonoj (santimat en maroka araba). La maroka leĝaro precize malpermesis la importadon kaj eksportadon de tiu monunuo ĝis la jaro 2007. La mallongigo estas MAD, tio estas MAroko kaj Dirham. La aktuala ŝanĝo je julio de 2009 estas 1 Eŭro kontraŭ 11,2545 MAD.

valuto • Dirham
Ŝtato: Maroko
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: MAD
Mallongigo:
vdr
Monbileto de 200 dirhamoj montranta la figurojn de la reĝo Mohamedo la 6-a kaj de lia patro Hasano la 2-a je la fono.

Tiu monunuo ekzistis ankaŭ en la Mezepoko.

Monbiletoj redakti

Cirkulas monbiletoj de:

  • 20 Dirhamoj
  • 50 Dirhamoj
  • 100 Dirhamoj
  • 200 Dirhamoj

La nova serio de biletoj eldonita dum la aktuala reĝado de Mohamedo la 6-a kunvivas kun tiu eldonita dum la reĝado de lia patro, la antaŭa reĝo Hasano la 2-a; ambaŭ videblas cirkule relativa facile, kvankam tiuj biletoj eldonitaj de la antaŭa reĝo estas anstataŭataj de la bankoj per la novaj iom post iom. La koloroj de la du serioj ne ŝanĝis, kaj nur la dizajnoj montras nun la novan monarkon kaj la pressistemo estas pli aktuala kaj sekureca.

Moneroj redakti

La serio de moneroj aktuale cirkulantaj estis stampitaj en la jaro 2002 anstataŭante iompostiome la antaŭan serion eldonitan montrante la vizaĝon de Hasano la 2-a, la antaŭa reĝo. La moneroj de 5 kaj 10 Dirhamoj respektive estas dumetalaj kaj la moneroj de 1 Santimat jam ne estas stampataj sed ankoraŭ ne estis retiritaj oficiale kaj daŭre cirkuliĝas. En 2002 oni ekstampis novan moneron de 2 Dirhamoj, kies inspiro estas evidente la antikvan moneron de 2 Francaj Frankoj.