Maronita eklezio

proprajura katolika eklezio

La Maronita eklezio (sirie: ܡܪܘܢܝܶܐ Maronaje, arabe موارنة =Mawārina) estas proprajura katolika eklezio. Ĝiaj diservoj sekvas orientajn ritojn kaj ĝia hierarkio proksimas al la ortodoksaj-orientaj eklezioj, sed ĝi agnoskas la papon de Romo kiel superulon.

Maronita eklezio
La maronita katedralo de Halepo
Geografiaj lokoj Libano, Sirio, Kipro, Egiptio, Usono, Meksiko, Brazilo, Kanado, Aŭstralio, kaj Argentino
Fondinto Sankta Marono
Nombro de membroj 3 222 000
vdr
Blazono

La plena nomo de la eklezio estas "La sola ortodoksa katolika-ĥaldea maronita eklezio de la melkitoj"; ĝia estro nomiĝas "maronita patriarko de Antioĥio kaj la tuta oriento".

La maronitoj estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj religiaj kunularoj de Libano; ilia eklezia lingvo estas la orient-siria, ilia ĉiutaga lingvo la araba. La nomo devenas de la laŭdira fondinto, sankta Marono, siria monaĥo, kiu vivis ĉirkaŭ 400.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti