Maroslele (maroslele) estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó.

Kirko de Maroslele

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Maroslele situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Mureş (rivero), laŭ flankovojoj inter urboj Makó, Szeged kaj Hódmezővásárhely. Kunfluejo de Tiso kaj Mureş estas tre proksime.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1274 en formo Leleu. En 1596 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste tabakokultivistoj refondis la komunumon. Ekde 1872 ĝi estas oficiale vilaĝo, kies nomo estis ekde 1908 Püspöklele (=episkopolele), ekde 1950 Maroslele (Mureş (rivero) hungare Maros). La loĝantaro famas pri produktado de ajlo.

Vilaĝservoj estas lernejo, muziklernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, klubo de maljunuloj, apoteko, infanhelpa servo.

Vidindaĵoj redakti