Mara rubo, aŭ marrubo, estas hom-devena rubo kiu estis ĉu vole ĉu nevole liberigita sur lago, maro, oceano aŭ ia ajn akvovojo tiel ke ĝi venis en la maron. Flosanta oceana rubaĵo tendencas akumuliĝi centre de marturnoj kaj sur marbordoj,[1] kie ĝi estas konata kiel strandorubo. Vola dispono de rubo al maro estas nomata oceana elĵetado. Ankaŭ ekzistas natura rubo, kia flosligno.

Restoj de albatroso enhavantaj ingestitan marrubon kiu plenigis la stomakon kaj ne permesis la birdon plumanĝi.
Mara rubo sur la marbordo de Havajo.

Pro pliiĝanta uzado de plasto, homa influo iĝis ege danĝera, ĉar multaj tipoj de plastoj ne biodegradadiĝas. Akvimuna plasto estigas gravan minacon al fiŝoj, marbirdoj, marreptiloj, kaj marmamuloj, same kiel al ŝipoj kaj al marbordoj.[2]

Malgraŭ tio, ke rubkolektaj kampanjoj daŭre plioftiĝas, ankaŭ plioftiĝas la kvanto de rubo trovebla sur strandoj kaj en la maro. La plej abunda speco de polua plasto (~10 %), kaj plejparto de grandaj plastaĵoj en la oceano, estas forlasitaj kaj perditaj fiŝretoj de la fiŝkapta industrio.[3].

Homdevenaj rubaĵoj troveblaj en la maro plejparte estas fizike, kemie, aŭ biologie aliigaj poluaĵoj. Multaj bestoj mortas ingestinte ilin (ekzemple, sekcado de martestudoj mortintaj montris implikojn el marrubo en la intestoj de ses el la sep specioj ekzistantaj[4] ; ankaŭ Homoj por Etika Traktado al Bestoj, la Skipo de Cousteau kaj aliaj organizoj atentigas la publikon pri plasta marpoluo, interalie ke ingestado de plastaj ludiloj kaj aliaj rubaĵoj iĝis normala mortokaŭzo de albatrosoj, dum ĉiuj albatrosaj specioj estas vundeblaj aŭ minacataj de formorto).

Konsisto kaj tipoj redakti

 
Flosantaj rubaĵegoj kolektitaj en unu monato sur la borda zono de la protektejo French Frigate Shoals, aparta aro de insuloj kaj koralaj atoloj en la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj loĝata de multaj minacataj specioj.
 
Marbordaj kaj estuaraj urboj, kies loĝantaro daŭre plidensiĝas, estas gravaj fontoj de marrubo.
 
Ĉiu ŝtormo kaj inundo, kiel ĉi-bilde Uragano Katrina, portas dumtempan ondon de rubo en la maron aŭ el la maro sur la bordon.

Ĉiu rubaĵo produktata sur la tero povas troviĝi en la maro, kun des pli da risko ju pli malpezaj aŭ flosemaj ili estas, rimarkinde: plastaj saketoj, boteloj kaj aliaj ujoj (bareloj, skatoloj…) el vitro kaj plasto, ludiloj el plasto, kaj diversaj aliaj rubaĵoj el plasto kaj polistireno, ŝnuro, kuraca rubo. Iuj ruboj produktiĝas enmare: restaĵoj de kaptiloj, skrapretoj, aliaj fiŝkaptaj retoj kaj ŝnuroj, ŝipaj restaĵoj, nutraĵaj ruboj, feko kaj solidaj ruboj ĵetitaj en la maron de ŝipoj, elĵetaĵoj de borejoj aŭ de ŝippurigoj ofte estas trovataj en la maro kaj sur marbordoj.

Krom likvaj kaj gasaj elĵetaĵoj aŭ tre fajngranaj (nanopartikloj, mikropartikloj, polvoj, ktp.) miksitaj kun akvo, oni povas klasi homdevenajn rubojn trovitajn en la maro en diversaj kategorioj laŭ malsamoj de efiko, origino, kaj karakteroj:

  • rubo malrapide degradebla: laŭ NOAA, necesas proksimume miliono da jaroj por ke vitra botelo tute degradiĝu kaj reenmediiĝu;
  • rubo biodegradebla (nekromaso: ekzemple flosligno veninta de konstruejoj, arbohakejoj damaĝitaj de fortaj pluvoj aŭ lignaj konstrurestaĵoj portitaj en la maron de inundoj aŭ cunamoj, kadavroj de cetacoj, fiŝoj, birdoj, kaj flosantaj plantaj restaĵoj. Granda kvanto de besta nekromaso rezultas el fiŝkaptado: cetacoj mortvunditaj aŭ dronitaj en fiŝkaptaj retoj, kaj dekoj aŭ centoj da miliardoj da kadavroj de fiŝoj mortvunditaj en fiŝretoj aŭ kaptitaj kaj reĵetitaj en la maron pro manko de komerceblo[5], kadavroj de testudoj mortigitaj de retoj aŭ de englutitaj plastaĵoj, kiujn ili prenis por meduzoj, kadavroj de birdoj naftomortintaj, venenitaj, englutintaj plastaĵojnfiŝhokojn ligitajn al ŝnuro kaj flosilo.
  • rubo terdevena (enportita de riveroj, bordaj zonoj, estuaroj kaj lagunoj) aŭ marĵetita (intence aŭ senintence enmarigita de ŝipoj);
  • rubo elĵetita rekte sur la bordon aŭ en la maron pro malkonstruo de ŝipoj, rimarkinde en malkonstruejoj de la golfo de Alang (Barato dum la jardekoj de 1980 ĝis 2010) kaj la poste kreitaj en Bangladeŝo, Ĉinio, kaj aliaj landoj;
  • rubo elĵetita malkoncentre, ĉu en space kaj tempe disaj punktoj aŭ daŭre (ekzemple agrikultura tero eroziita de ventoj, kiu rezultigas kreskon de la turbido de akvejoj, kaj mortajn marzonojn);
  • ruboj pli aŭ malpli toksaj;
  • rubaĵegoj kaj rubaĵetoj (diverse klaseblaj laŭ volumo, maso, denso ktp.);
  • rubo flosanta aŭ mergita (ekzemple: havenaj sedimentoj).

Notoj redakti

  1. Gary Strieker. "Pollution invades small Pacific island", CNN, 28a Julio 1998. Kontrolita 2008-04-01.
  2. Facts about marine debris. US NOAA. Alirita 2008-04-10.
  3. Dumped fishing gear is biggest plastic polluter in ocean, finds report (angle) (2019-11-06). Alirita 2021-04-09.
  4. NOAA
  5. Alison Mood, http://www.cahiers-antispecistes.org/spip.php?article413 , « Combien de poissons sont pêchés par an ? »