Marsa Kampo (Romo)

Tiu ĉi artikolo temas pri la Marsa Kampo en Romo. Pri aliaj signifoj de Marsa Kampo vidu: Marsa Kampo.

La Marsa Kampo (latine Campus Martius, Campus, kampo kaj Martius, de la dio Marso), estis pli ol 250 ha granda publika loko de la antikva Romo. Ĝi estis dediĉita al la dio de la milito Marso kaj oni uzis ĝin kiel paŝtejon por ŝafoj kaj ĉevaloj, krom se la militistoj bezonis ĝin por ekzercado. Ĝis la konstruo de la aŭrelianaj muroj la marsa kampo troviĝis ekster la urbomuroj kaj estis do logika ejo por bonvenigi eksterlandajn estrojn aŭ ambasadorojn, kiuj ne rajtis eniri la urbon. Eksterlandaj kultoj rajtis konstrui templojn tie.

Marsa Kampo
tereno [+]

LandoItalio

SituoRomo
- koordinatoj41° 53′ 52″ N, 12° 28′ 38″ O (mapo)41.8977777812.47722222Koordinatoj: 41° 53′ 52″ N, 12° 28′ 38″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Marsa Kampo (Latio)
Marsa Kampo (Latio)
DEC
Marsa Kampo
Marsa Kampo
Map
Marsa Kampo
Vikimedia Komunejo:  Campus Martius [+]
vdr

Detaloj redakti

Ĝi situas ebene inter la rivero Tibero kaj la montetoj Kapitolo, Kvirinalo kaj Mons Pincius. Sur ĝi ne nur faritis konventoj sed ankaŭ gimnastikaj kaj militaj ekzercoj. Sur la suda parto estis la cirko Circus Flamninius kaj en ties proksimeco la templo de la diino Bellona. Tie salutis la Romia senato la el militoj hejmenvenantajn strategiistojn respektive akceptis mesaĝistojn al kiuj eniro en la regionon centran de la urbo Romo ne estis permesata. Proksime estis ankaŭ saepta, areo ĉirkaŭbarita kie oni voĉdonis dum la komicioj. Tie konstruigis Pompeo la unuan teatrejon el ŝtono kiu havas transiron rektan al curia Pompei, la senatana kunvenejo (ĝi famiĝis danke al la tragedio Julius Cesar de Ŝekspiro). Norde de ĝi estis la Panteono de Romo konstruita fare de la batalestro Marcus Vipsanius Agrippa. Plej norde situas maŭzoleo de la familianoj de Aŭgusto Cezaro.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Wohlrab, Martin: Die altklassischen Realien im Gymnasium, 8-a eldono, eldonejo B.G. Teubner, Leipzig/Berlin 1911, p. 94-95

Eksteraj ligiloj redakti