Marshall Stearns

usona muzikologo

Marshall Winslow Stearns (* 18-an de oktobro 1908 en Kembriĝo (Masaĉuseco); † 18-an de decembro 1966 en Key West, Florido) estis usona ĵaz-historiisto kaj profesoro por anglalingva literaturo.

Marshall Stearns
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1908 (1908-10-18)
en Kembriĝo
Morto 18-an de decembro 1966 (1966-12-18) (58-jaraĝa)
en Key West
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Yale • jura altlernejo Harvard
Okupo
Okupo muzikologo • muzikkritikistoĵurnalisto • universitata instruisto
vdr

Stearns fakte estis profesoro pri mezepoka angla literaturo ĉe Hunter College, estas tamen ĉefe konata pro sia detala verko „The Story of Jazz“ [La historio de ĵazo] el 1956, kiu baziĝas sur multaj intervjuoj (kaj la aŭdado de ampleksega sondisko-kolekto) kaj en kiu li i.a. esploras la afrikajn radikojn de ĵazo. Jam en la 1940-aj jaroj li verkis artikolojn por la ĵazrevuo Down Beat. En 1952 li fondis la Instituton por Ĵaz-Studoj, kiu ekde 1966 loĝas ĉe Universitato Rutgers en Newark en Nov-Ĵerzejo. Stearns estis antaŭeniganto je la fondado de Newport Jazz Festival. Kune kun sia edzino Jean li entreprenis intensajn esplorojn kaj multajn intervjuojn, kiuj enfluis en la konsultlibron Jazz Dance, postmorte publikigita en 1969.

Verkoj pri ĵazo redakti

  • „The Story of Jazz“, Oxford University Press 1956, 1970
  • (kun edzino Jean) „Jazz Dance – the story of american vernacular dance“, 1968, da Capo 1994