Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta

Rivero Marta estas la elfluaĵo de Lago Bolsena. Ĝi longas 54 km kaj trafluas niveldiferencon de 305 m al la Tirena Maro, kiun ĝi atingas proksime de Tarquinia.

Marta (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 54 km
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Latio
vdr

Marta fluas en la provinco Viterbo, en la teritorio de la komunumoj Marta (ĉe Lago Bolsena), Tuscania kaj Tarquinia. Krom Lago Bolsena nutras ĝin la riveretoj Catenaccio kaj Traponzo.

En la epoko de la etruskoj ĉe la riverfino situis la havena loko Martanum (latina nomo). La valo de la rivero estis multe uzata kiel vojo por bovaroj inter la someraj kaj vintraj paŝtejoj, sed tiu formo de mastrumado estas mortanta.

En 2005 alta nivelo de Lago Bolsena kaŭzis inundojn de terenoj ĉe la rivero kaj ekigis diskutojn pri taŭgaj kontraŭrimedoj.