Martha Louise ROOT (19-a de aŭgusto 1872 - 28-a de septembro 1939) estis elstara vojaĝanta instruistino de la Bahaa Kredo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj. Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, nomis ŝin "la ĉefa vojaĝanta instruistino de la unua bahaa jarcento", kaj titolis ŝin postmorte kiel "Manon de la Afero de Dio". Ŝi estas konata pro siaj nombraj vizitoj al la ŝtatestroj kaj al aliaj elstaraj gravuloj. Aparte grava estis ŝia strebado konatigi la Bahaan Kredon al la Reĝino Maria de Rumanio, kiu estas konsiderata kiel la unua monarko agnoskinta Bahá'u'lláh-on.

Martha Root
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1872 (1872-08-10)
en Richwood
Morto 28-an de septembro 1939 (1939-09-28) (67-jaraĝa)
en Honoluluo
Tombo O'ahu Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oberlin College • Universitato de Ĉikago
Familio
Patro Timothy T. Root
Patrino Nancy Hart
Frat(in)oj Clarence Root • Claude Root
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Frua Vivo redakti

Martha Root naskiĝis je la 19-a de aŭgusto 1872, kiel filino de Timothy kaj Nancy Root en Richwood, Ohio. Ŝi havis du pli maljunajn fratojn, Clarence (Klarenco) kaj Claude (Klaŭdio). Nelonge post ŝia naskiĝo, la familio transloĝiĝis al Cambridgeboro (Kambriĝboro), Pensilvanio, kie ŝia patro prizorgis lakto-bienon. Martha, kromnomita Mattie, estis ne tipa knabino ĉar ŝiaj interesoj estis pli libraj ol mastrumaj, kaj kiam ŝi estis 14-jaraĝa, ŝi verke perlaboris sufiĉe da mono por pagi vojaĝon al la Niagara Akvofalo. Ŝi distingiĝis en la Kolegio Oberlin kaj poste en la Universitato de Ĉikago, kie ŝi merite diplomitiĝis en 1895. Samtempe kiam ŝi ekinstruis post sia diplomitiĝo, ŝi komencis verki artikolojn por diversaj ĵurnaloj, kaj poste ŝi fariĝis ĵurnalistino ĉe la "Pittsburgh Chronicle Telegraph" en 1900 kaj la "Pittsburgh Dispatch".

Renkontiĝo kun la Bahaa Kredo redakti

En 1909 ŝi renkontis S-ron Roy C. Wilhem, entreprenisto el Novjorko, kiu konigis al ŝi la Bahaan Kredon per kelkaj libroj. Studante tiun religion dum kelkaj monatoj ŝi renkontiĝis kun pluraj bahaanoj, interalie Thorton Chase kaj Arthur Agnew en Ĉikago, kaj pli malfrue en tiu jaroj ŝi deklaris sian konvinkiĝon pri la bahaaj instruoj. Dum tiu periodo ŝi estis daŭre skribanta kaj en 1909 ŝi verkis detalan artikolon pri la historio kaj la instruoj de la Bahaa Kredo. Ŝi ankaŭ partoprenis la unuan jarkunvenon bahaan, kiu okazis en Ĉikago dum 1911.

Vizito de ‘Abdu’l-Bahá al Usono redakti

Dum 1911 kaj 1912, 'Abdu'l-Bahá, la filo de la fondinto de la Bahaa Kredo, vizitis Usonon kaj Kanadon. Martha Root ĉeestis multajn el la paroladoj de 'Abdu'l-Bahá, kaj aranĝis tiun en Picburgo (Pittsburgh). Dum la vojaĝo en 1912 ŝi havis du privatajn renkontojn kun 'Abdu'l-Bahá, kiuj komplete ŝanĝis ŝian vivon. En tiu tempo Martha Root eksuferis pro mam-kancero, sed la malsano kvietiĝis dum multaj jaroj.

Vojaĝado kaj Instruado tra la Tuta Mondo redakti

En 1914 - en la aĝo de 42 jaroj - Martha rezignis pri sia laboro kiel societa redaktorino de Pitsburga gazeto por vojaĝi kaj labori kiel liberprofesia gazet-korespondistino en eksterlando. Ŝi foriris el Usono je la 30-a de januaro 1915 por unue viziti diversajn eŭropajn landojn. Poste ŝi volis viziti Palestinon kaj la Bahaajn Sanktajn Lokojn, sed ne povis pro la Unua Mondmilito. Anstataŭe ŝi vizitis Egiption, kie ŝi restis ses monatojn, dum kiuj ŝi verkis ĵurnalajn artikolojn. Poste ŝi vojaĝis al Bombajo, Ranguno, Japanio kaj Havajo. Fine, ŝi revenis al Usono por 5 jaroj kaj elŝipiĝis en San Francisko je la 29-a de aŭgusto 1915.

'Abdu'l-Bahá tiutempe alvokis la usonajn bahaanojn leviĝi kaj diskonigi la Kredon de Bahá'u'lláh. Kaj en la jaro 1919, responde al tiu ĉi alvoko, Martha Root decidis komenci vojaĝon tra la mondo, kiu daŭris fakte ĝis ŝia morto 20 jarojn poste. Ŝi unue vojaĝis al Kanado en 1920, kie ŝi aranĝis instru-programojn. Ŝi poste vojaĝis al Meksiko kaj Gvatemalo, kie ŝi provis renkonti la prezidenton sed ne sukcesis pro politika revolucio. En 1921 ŝia mam-kancero pligraviĝis kaj ofte suferigis ŝin; la san-stato de ŝia patro ankaŭ malboniĝis kaj tio limigis portempe ŝiajn vojaĝojn.

Post la flegado de sia patro ĝis ties morto je la 3-a de novembro 1922 Martha, tiam kvindekjara, forlasis sian hejmurbon Cambridge Springs, Pensilvanio, kaj faris la terglobon, kiun dum la sekvaj du jardekoj plurfoje ŝi ĉirkaŭis, als sia hejmlando. Dum ŝiaj vojaĝoj tra Sud-Ameriko, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio restis Sovetunio la sola iom pli grava lando, kiun ŝi ne vizitis.

La unuaj grandaj vojaĝoj kondukis ŝin al Sud- kaj Mez-Ameriko. Dum tiuj vojaĝoj ŝi konfirmiĝis pri la bezono je internacia helpa lingvo. Jam en 1912 ŝi prenis unuajn Esperanto-lecionojn, sed nun ŝi vere ekstudis la lingvon. En 1923 kaj 1924 ŝi povis vaste utiligi Esperanton dum vojaĝoj al Japanio, Ĉinio, Honkongo, Aŭstralio, Novzelando kaj Tasmanio. Ŝi renkontiĝis kun Lidja Zamenhof, kiu estis la filino de la kreinto de Esperanto L.L. Zamenhof kaj kiu poste fariĝis bahaanino.

Unu el la ecoj de Martha, kiu altiris la homojn al si, estis ŝia spirita akceptemo kaj senantaŭjuĝeco. Kie ajn ŝi vojaĝis, ŝi vizitis la gvidantojn de aliaj religioj kaj movadoj, anstataŭ eviti ilin pro iliaj aliaj kredoj. Ŝi aŭskultis iliajn filozofiojn, dividis kun ili ŝiajn proprajn ideojn kaj interŝanĝis literaturon. Ofte al la gvidantoj de tiaj movadoj Martha emfaze rekomendis uzi Esperanton kiel rimedon por pli vasta komunikado.

Renkontiĝo kun la Reĝino Maria de Rumanio redakti

En 1923 ŝi alvenis al Bukareŝto kaj sendis al la Reĝino kopion de la libro Bahá'u'lláh and the New Era (Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko). Du tagojn post kiam la Reĝino ricevis la libron, ŝi konsentis pri aŭdienco al Martha Root en la palaco. La Reĝino tiam akceptis la Bahaan Kredon kaj fariĝis la unua monarko bahaaniĝanta.

Vizito al la Sankta Lando redakti

En 1925 Martha Root vojaĝis al la Bahaa Sankta Lando, kaj renkontiĝis kun Bahíyyih Khánum kaj Shoghi Effendi. Poste ŝi vojaĝis al la Britaj Insuloj, Germanio, Grekio, Jugoslavio kaj Ĉeĥo-Slovakio, denove instruanta la Bahaan Kredon. Tiam ŝi vojaĝis al Irano, kvankam Shoghi Effendi konsilis al ŝi ne iri tien. Ŝi esperis vidi la Ŝahon Riḍá Khán Páhlaví, sed ne sukcesis fari tion.

Lastaj Jaroj redakti

En 1930 ŝi volis renkonti la Imperiestron Hirohito de Japanio, sed usonaj ŝtatoficistoj baris al ŝi la vojon. Anstataŭe ŝi sendis al la Imperiestro kelkajn librojn bahaajn kaj aliajn donacojn. Ŝi daŭrigis la instruadon, eĉ kiam ŝi estis malsana sed vojaĝanta al Havajo, Ĉinio kaj Barato en 1937. Post vizitoj en Aŭstralio kaj Novzelando ŝi troviĝis sur la vojo hejmen en printempo de la jaro 1939. En Honolulu ŝi estis devigata elŝipiĝi pro malsano: ŝia malnova kancero revigliĝis. Kaj estis ĉi tie kie post kelkaj monatoj Martha forpasis je la 28-a de septembro 1939, kvar semajnojn post la komenco de la Dua Mondmilito.

Verkoj redakti

  • BAHAAJ PRUVOJ DE VIVO POST MORTO. 8-paĝa broŝuro 15,5 x 23 cm. Eldonis 1928 Bahaa Esperanto-Eldonejo, Wandsbek.
  • "Ṭáhirih, the Pure" (Ṭáhirih, la Pura), de Martha Root, Kalimát Press (1981), Los Angeles, USA, ISBN 1-890688-04-5

Referencoj redakti

Verkita parte el la artikolo de WIKIPEDIA en la angla lingvo kaj titolita "Martha Root" [1] kaj parte el la artikolo de la Festo-Libro eldonita de B.E.L. en 1997 okaze de sia 25-jariĝo [2]

  • "A Love Which Does Not Wait" (Amo, kiu ne atendas) de Janet Ruhe-Schoen (1998), Palabra Publications, Riviera Beach, Florida, USA, ISBN 1-890101-17-6
  • "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi (1944), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-020-9 legebla en la angla lingvo ĉe [3]
  • "Martha Root: Lioness at the Threshold" (Martha Root: Leonino ĉe la Sojlo), de M.R Garis (1983), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-185-X
  • "Martha Root: Herald of the Kingdom: A Compilation" (Martha Root: Heroldino de la Regno: Kompilaĵo) de Kay Zinky (kompilinto) (1983), Bahá'í Publishing Trust, New Dehli, India, ASIN B0007B5H28
  • "Lights of Fortitude" (Lumoj de Kuraĝo) de Barron kaj Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-413-1
  • "Famaj Esperantistoj Bahaaj" en la Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo okaze de sia 25-jariĝo en 1997.

Eksteraj ligiloj redakti