Martial Solal (* 23-an de aŭgusto 1927 en Alĝero) estas franca pianisto kaj komponisto de moderna ĵazo. Li validas ekde la 1950-aj jaroj kiel ĉefa ĵazpianisto de Francujo. Komence li ricevis siajn influojn de Bud Powell, enigas tamen la stilon de Lennie Tristano. Marcus Gammel akcentas krom lia brila tekniko „lian nuancoriĉecon, lian preferon de egaj kontrastoj kaj lian spontanecon.“ Kiel komponisto li „evoluis tre densan, kolorriĉcan sonlingvon, kiu ĉiam denove transpaŝas la limon inter ĵazo kaj nuntempa komponmuziko.“[1]

Martial Solal
Martial Solal en 1988 (foto de Erling Mandelmann)
Martial Solal en 1988 (foto de Erling Mandelmann)
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1927 (1927-08-23) (96-jaraĝa)
en Alĝero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Claudia Solal
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • ĵazmuzikisto • pianisto • filmkomponisto
vdr
Martial Solal (2006)

Solal loĝas ekde 1950 en antaŭurbo de Parizo.

Vivo kaj verkaro redakti

Martial Solal jam en la aĝo de ses jaroj lernis ludi pianon de sia patrino, operkantistino, kaj interesiĝis ekde 1940 por ĵazo, post kiam li aŭskultis sonregistraĵojn de Fats Waller kaj Art Tatum. En 1950 li iris al Parizo, kie li baldaŭ laboris en surlokaj orkestroj, fondis propran kvaropon kun Roger Guérin, sed ankaŭ surdiskigis kun Django Reinhardt (1953). Kiel dompianisto en klubejo Saint Germain (1953, 1957-1959) li akompanis muzikistojn kiel Don Byas, Lucky Thompson, Billy Byers, J. J. Johnson, Stan Getz, Kenny Clarke, Chet BakerSidney Bechet. En 1955 li fondis kun Daniel Humair kaj Guy Pedersen propran triopon, kun kiu li ĉefe laboris ekde 1959. Jam en 1960 aperis lia solodisko, al kiu postsekvis pli malfrue tutmonde atentitaj soloalbumoj kiel Nothing But Piano (1975), The Solosolal (1978), Bluesine (1983) aŭ laste Live at Village Vanguard (2009), nomumita per Grammy. Krom tio Solal direktis jam fine de la 1950-aj jaroj propran bandegon, kiun li de fojalfoje revivigis (1962, 1966). Komence de la 1960-aj jaroj Solal prezentis tutmonde je festivaloj, ekz. Newport (1963), Montreal, MontereyBerlino kiel soloisto, kun sia triopo, kun kvaropo direktata kune kun Roger Guérin kaj foje en nekutima triopo kun du basistoj (Guy Pedersen kaj Gilbert Rovère). En 1963 li laboris iom longan tempon en la novjorka Hickory House.

Krome ekestis sonregistraĵoj kun Lucky Thompson, André Hodeir, Stéphane Grappelli, Lee Konitz, Michel Portal, John Scofield, Didier Lockwood kaj Toots Thielemans. Ekde 1981 li pli ofte koncertas per sia bandego, en kiu muzikis soloistoj kiel François Jeanneau, Jean-Louis Chautemps, Lee Konitz, Roger Guérin aŭ Christian Escoudé. El ĝi poste fariĝis liaj Dodecaband kaj Newdecaband.

Baziĝante sur sia kompozicia verkado por la filmo À bout de souffle de Godard (1959) li verkis ekde la 1960-aj jaroj pli da filmmuziko. La kontribuo de Solal laŭ Martin Kunzler egalrangas kun la ĉi-rilataj filmmuzikoj de Miles Davis, Gerry Mulligan kaj Art Blakey komence de nova evoluo en la por-filma komponado.[2] Krome menciendas liaj suito Rhythmical Escape kaj lia Konĉerto por piano kaj orkestro (1981). Li verkis ankaŭ aron da ĉambromuzikaj verkoj – ekz. por Elisabeth Chojnacka, Marcel Azzola, Les Percussions de Strasbourg, Pierre Charial aŭ Ensemble Concert Arban – same kiel kolekton da pianostudaĵoj.

Premioj kaj distingoj redakti

En 1956 li ricevis la Premion Django Reinhardt (la duan jaron de ĝia ekzisto). Lia albumo Suite For Trio kun Niels-Henning Ørsted Pedersen kaj Daniel Humair ricevis en 1979 la Grandan Disko-Premion. En 1999 li ricevis la alte dotitan danan premion Jazzpar. En 1998 li estis distingita kiel plej bona franca muzikisto kaj en 2004 li ricevis la francan premion Django d’Or.

En Parizo internacia piano-ĵazkonkurso nomiĝas laŭ li, la Concours de piano jazz Martial Solal.

Diskoj redakti

  • 1953 The Complete Vogue Recordings, Vol. 1 – Trios And Quartet (Vogue/BMG, 1953–56)
  • 1954 The Complete Vogue Recordings, Vol. 2 – Trios And Solos (Vogue/BMG, 1954–56)
  • 1955 The Complete Vogue Recordings, Vol. 1 – Trio And Big Band (Vogue/BMG, 1955–58)
  • 1965 Zo-Ko-So (MPS) kun Hans Koller kaj Attila Zoller
  • 1968 Key for Two (kun Pierre Michelot)
  • 1970 Sans Tambour Ni Trompette (RCA)
  • 1971 En Solo (RCA)
  • 1975 Duo In Paris (Dreyfus) kun Joachim Kühn
  • 1981 Martial Solal Big Band (Dreyfus)
  • 1983 Bluesine (Soul Note)
  • 1984 Plays Hodeir (OMD)
  • 1990 Tryptique (Adda)
  • 1993 Solal-Lockwood (JMS)
  • 1993 Improvisie Pour France Musique (JMS)
  • 1994 Triangle (JMS) kun Marc Johnson kaj Peter Erskine
  • 1997 Just Friends (Dreyfus) kun Gary Peacock kaj Paul Motian
  • 1998 Ballade du 10 Mars (Soul Note)
  • 1998 Jazz’n (e)motion (BMG/RCA)
  • 1997 Plays Ellington (Dreyfus)
  • 1999 Contrastes: The Jazzpar Price (Storyville)
  • 2005 Rue de Seine (Camjazz) Duo kun Dave Douglas

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. komp. W. Kampmann Reclams Jazzlexikon, p. 492s.
  2. Martin Kunzler Jazz-Lexikon, p. 1256