Martin BALLUCH (* 12-a de oktobro 1964) estas aŭstra best-etikisto kaj aktivulo pri bestaj rajtoj kun naturscienca fundo. Li estas gvidanto de la Asocio kontraŭ Best-fabrikoj kaj aktiviĝas en bestprotekto kaj bestrajtoj.

Martin Balluch
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1964 (1964-10-12) (59-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Hajdelbergo vd
Profesio
Okupo fizikistofilozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Balluch ĉe prelego en Heidelberg, 2008

Enmomente li estas akuzita ĉe aŭstra kortumo pro "partopreno ĉe krima organizo" (§ 278a StGB, pridisputata "teror-paragrafo").

Scienca kariero redakti

Balluch studis matematikon, fizikon kaj astronomion ĉe la universitato de Vieno. Poste li doktoriĝis en Heidelberg pri fiziko. En la jaroj 1990 ĝis 1997 li laboris kiel asistento en la universitato de Kembriĝo. Stephen Hawking estis kolego de li.

Inter la jaroj 1986 kaj 1997 Balluch publikigis 14 verkojn koncerne fizikon kaj astronomion.

Lia dua doktoriĝo okazis en la jaro 2005 pri filozofio koncerne best-etikon.

Bestprotekto redakti

 
Hispanaj demonstraciantoj protestas kontraŭ la aresto de Martin Balluch kaj de aliaj aktivuloj

Martin Balluch startis sian aktivadon en bestrajtoj en Kembriĝo en la jaro 1985. Ekde 1989 li vivas vegana. En la jaro 1997 li revenis al Vieno kaj koordinis la Asocion kontraŭ Bestfabrikojn (Verein gegen Tierfabriken, VgT).

En la jaro 1999 li estis kunfondinto de la Vegana Asocio de Aŭstrio. Ekde 2002 li estas gvidanto de la Asocio kontraŭ Bestfabrikoj.

Je la 21-a de Majo 2008 la Aŭstra ŝtato arestis lin pro esploro por tri monatoj.

Ekde la 2-a de Marto 2010 li estas akuzato, kune kun 12 aliaj bestprotektantoj, en kortuma proceso.

La specialeco de la proceso estas, ke oni ne akuzas konkretajn deliktojn, sed nur la nerektan prosperigon kaj subtenon de nekonataj krimuloj tra laŭleĝa bestprotektado.

La arestado kaŭzis internaciajn protestojn.