Martin Lancelot Barre[1] (naskiĝinta la 17an de novembro 1946, Kings Heath, Birmingham, West Midlands, Anglio) estas angla rok-muzikisto.

Barre ludante kun Jethro Tull en Ĝenovo,
14a Februaro 2010, foto: Pino D'Amico

Barre estis gitaristo de la rok- grupo Jethro Tull ekde 1969. Li aperis en ĉiu albumo de Jethro Tull escepte ĉe la komenca This Was. Lia sono estis konsiderita miksaĵo de la blusa stilo de Jeff Beck kaj de Eric Clapton kun la barokaj komplikaĵoj de la progresiva roko de la komencaj 1970-aj jaroj kun tradiciaj sonoj de la eŭropa folklora muziko. Li ludis kaj kiel flutisto kaj kun Jethro Tull, kaj en sia soloa kariero.

Notoj redakti

  1. LET IT ROCK - Martin BARRE interview. dmme.net. Arkivita el la originalo je 2012-04-08. Alirita 2009-08-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-08. Alirita 2012-03-16.