Martinci

vilaĝo en Serbio

Martinci, serbe Мартинци, hungare Martinc estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica. La loknomo devenas de Sankta Marteno.

Martinci situas en la mapo en la verda municipo
Mapo pri municipo de Sremska Mitrovica
Preĝejo de Martinci

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Martinci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojo, aŭtoŝoseo Beogrado-Zagrebo preteriras.

Historio redakti

La romianoj havis tie komunumon nomatan Budalia, kie naskiĝis supozeble en 201 imperiestro Traianus Decius. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Martinci 3639 homoj, (3441 serboj (95 %), 48 jugoslavianoj, 25 kroatoj, 8 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • ortodoksa preĝejo

Vidu ankaŭ redakti

 
Traianus Decius