Martinismo estas tipo de mistika kaj esotera kristanismo koncerne la falo de la homo, lia stato de materia senigeco for lia dia fonto, kaj la proceso pri lia reveno, nomiĝas reintegro aŭ lumigado.

Martinismo
religia organizaĵo • skolo
vdr

Kiel mistika tradicio, ĝi unue estis transdonita per framasona altnivela sistemo estigita en Francio de Martinez de Pasqually, kaj malfrue Louis Claude de Saint-Martin kaj Jean-Baptiste Willermoz propagis ĝin.

La vorto Martinismo estas kolektiva termino, kiu priskribas kaj ĉi tiun doktrinon kaj la instruaĵojn de la reorganizita "Martinista Ordeno" estigita en 1886 de Augustin Chaboseau kaj Gerard Encausse (kaŝnome Papus). Oni ne uzis la vorton dum la komenco en la 18-a jarcento.

Ĉi tiu konfuza apartigo estas problemo ekde la fino de la 18-a jarcento. Oni jam uzis la terminon Martinismo interŝanĝeble inter la instruaĵoj de Louis-Claude de Saint-Martin kaj Martinez de Pasqually. Oni ofte atribuis la verkojn de la unua al la verkoj de la ĉi lasta.