Martinus Thomsen

(Alidirektita el Martinus)

Martinus THOMSEN, nomata Martinus (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1890; mortis la 8-an de marto 1981) estis dana verkisto kaj mistikisto.

Vivpriskribo redakti

Martinus venis el malriĉa familio kaj ekhavis nur simplan lernejan edukadon. Li laboris en laktejo. En marto 1921 li spertis post meditado vizion, kiu instigis lin al verkado.

Martinus naskiĝis periferie de la nordjutlanda stacia urbo Sindal. Lia gepatra hejmo "Moskilvad" - kiu hodiaŭ estas malfermita por interesuloj - atestas la malriĉan kreskadon. La patrino estis needziniĝinta kaj laboris kiel mastrumistino por la bienmastro ĉe bienposedanta bieno kun la nomo "Kristiansminde". Stalisto kun la familia nomo Thomsen estis elmetita kiel lia patro, kaj lia oficiala nomo tial fariĝis Martinus Thomsen. Sed Martinus konsideris, ke estis pli verŝajna, ke la bienmastro estis lia ĝusta patro.

Lia vivo enhavas la rakonton pri la malriĉa kaj ne tro edukita vilaĝa knabo de norda Jutlando, kiu vivis en nekonateco antaŭ ol li kiel 30-jara transvivis profundan ŝanĝon de la konscio, kiu kapabligis lin priskribi ne malpli ol kolektita spiritscienca mondbildo. Post tio li laboris dum preskaŭ 60-jara periodo por priskribi kaj diskonigi tiun ĉi mondbildon, kiu ankaŭ portas la nomojn La Kosmologio de Martinus kaj la Spiritiscienco de Martinus.

Li estas konata pro sia ampleksa spiritscienca verkaro, kiu portas la komunan super-rigardan titolon La Tria Testamento.

La rezulto de tiu ĉi verkado estas la kosmologio de Martinus.

Superrigardo de la literaturo redakti

La Tria Testamento

La superrigardo montras la tutan verkaron de Martinus, kiu estas skribita en la nacia lingvo dana.

Libroj en Esperanto redakti

Libregoj redakti

  • Livets Bog (Libro de la vivo) 1, en traduko de Ib Schleicher
  • La Eterna Mondbildo (1-4)
  • Logiko


Libretoj redakti

  • Internacia Mondregno Kreiĝanta (parto de Livets Bog, tradukita de Peter Zacho)
  • La sorto de la homaro
  • Pasko
  • Kio estas la vero
  • Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio
  • La ideala nutraĵo
  • Folioj el al bildolibro de Dio
  • La idolo plej longe vivanta
  • La homaro kaj la mondbildo
  • Inter du mondepokoj
  • La mistero de la preĝo

Libroj - ankoraŭ ne tradukitaj al Esperanto redakti

Libregoj redakti

  • Livets Bog (Libro de la vivo), volumoj 2-7
  • Bisættelse (Sepulto)
  • Artikelsamling 1 (Artikolaro 1)
  • Den intellektualiserede kristendom (La Intelektigita Kristanismo)

Libretoj redakti

  • 10 Kosmisk bevidsthed (Kosma konscio)
  • 12 Vejen til indvielse (La vojo al iniciĝo)
  • 13 Juleevangeliet (La Kristnaska evangelio)
  • 14 Bevidsthedens skabelse (La kreado de konscio)
  • 15 Ud af mørket (El la mallumo)
  • 16 Reinkarnationsprincippet (La principo de reenkarniĝo)
  • 17 Verdensreligion og verdenspolitik (Mondreligio kaj mondpolitiko)
  • 18 Livets skæbnespil (La sortoludo de la vivo)
  • 19 Kosmiske glimt (Kosmaj ekbriloj)
  • 20 Meditation (Meditado)
  • 21 Hinsides dødsfrygten (Trans la mortotimo)
  • 22 Livets vej (La vojo de la vivo)
  • 23 De levende væseneres udødelighed (La senmorteco de la vivaj estuloj)
  • 24 Kulturens skabelse (La kreado de la kulturo)
  • 25 Vejen til paradis (La vojo al paradizo)
  • 26 Djævlebevidsthed og kristusbevidstehed (Diablokonscio kaj kristokonscio)
  • 27 Verdensfredens skabelse (La kreado de la paco)
  • 28 To slags kærlighed (Du specoj de amo)

Aliaj eldonoj redakti

Simbolafiŝoj redakti

  • Martinus' erindringer (La memoroj de Martinus)
  • Martinus - som vi husker ham (Martinus - kiel ni memoras lin)

Recenzoj redakti

Pri Internacia Mondregno Kreiĝanta[1]

 
 Ĉi iu libreto, malgranda laŭ paĝoj sed granda laŭ enhavo, celas esti kontribuo —laŭ vortoj de la aŭtoro mem en la antaŭparolo — al la kompleta ĉeso de la tutmonda socia krizo kiun la homaro trapasas. Kvankam la libro estis verkata en la jaro 1.931-a kiel kvara ĉapitro de la ĉefverko de Martinus ([Livets Bog), oni konsideris utile traduki ĝin nun kiel apartan libron ĉar ĝia enhavo estas ankoraŭ tre aktuala kaj speciale taŭga por legantoj interesitaj pri sociaj problemoj, kvankam ĉiu homo kiu amas la justan penson trovos en ĝi scion kaj inspiron tute

eksterordinaraj. Tralegante ĉi tiun libron, la 9a tradukita en nia lingvo, oni admiras denove la grandan klarvidon, la genian lertecon de la aŭtoro por trakti laŭ facila maniero la plej profundajn problemojn de la vivo. La esenco de la nuntempa kaj estonta socia sorto de la homaro estas pritraktata en ĝia rilato kun la plej profundaj leĝoj kiuj regas la vivon. Plejofte ĉi tiuj leĝoj trovas simbolan esprimon en la bibliaj eldiroj.

Vere mirinda libro kies legadon mi speciale rekomendas al tiuj homoj kiuj ŝatas havi pri ĉiuj problemoj de la vivo kosman superrigardon, kaj samtempe deziras trovi propran vojon kaj celon tra la labirinto de politikaj, naciaj kaj sociaj problemoj kiuj nin ĉirkaŭas. 
— N. L. Escartin. Boletín n139 (nov 1963)

Pri Logiko[2]

 
 Post LIVETS BOO (La Libro de Vivo) sendube estas LOGIKO la plej grava libro de Martinus, kaj la 8-a en la vico de la jam tradukitaj en la internacian lingvon.

Martinus, per tiu granda klarvido kiu lin karakterizas donas al ni, en ĉi tiu impona libro, ĉiopenetran analizon de la vivo, la universo, la homo kaj la eternaj leĝoj kiuj regas la mondotuton en kiu - laŭ bibliaj vortoj- «ni vivas, moviĝas kaj ekzistas». Religio, scienco, materiismo, fanatikismo, superstiĉo, k. t. p. estas majstre analizitaj el vidpunktoj plej ofie tute originalaj kaj profundaj. Legante ĉi tiun libron oni eklernas alie koncepti tiun tutmondon kiu estas — laŭ vortoj de la aŭtoro— «la kulmina amo de la eterna Patro».

Nia kara amiko la dana inĝeniero Ib Schleicher faris altkvalitan, belstilajn kaj klaran tradukon, [nelegebla] facila, kaj [nel.] laboro pro kiu ni devas lin kore gratuli. 
— Boletín n138 (okt 1963)

Pri La homaro kaj la mondbildo

 
 Laŭ S-ro L. Friis, dana recenzisto, la nomo Martinus estas preskaŭ nekonata ekster Skandinavio. Tial oni devas gratuli la Spirit-Sciencan Instituton, ke ĝi tutiligis nian internacian lingvon por internacie konigi lian nomon kaj lian sciencon. Tiu ĉi verko, bindita en verda tolaĵo kun orpresita simbolo sur la frontpaĝo, tuj altiros ĉie atenton. Unu flanke, ĝi speciale interesas al propraj adeptoj aŭ inicitoj, ĉar majstre resumas diversajn ĉefajn punktoj de liaj teorioj, t.e. analizoj kaj kosmologiaj ideoj pri la vivo.

Martinus kredas ke lia libro "estos inspiro al mutaj homoj pri tio , kion klara racia anilizo povas sciigi al homo koncerne lian rilaton al aliaj homoj, al la universo kaj al Dio". Aliparte, la interesuloj havos okazon eltrovi novajn sciencajn horizontojn, kiuj ampleksos ilian menson. La libro entenas 69 ĉapitrojn, el kiuj mi rimakigas kelkajn: — Sen perfekta kono pri la mondbildo, la homaro ne estas savebla.— La plej danĝera malamiko de la tera homo estas li mem. — La tera homo scipovas tro multe koncerne materion, kompare kun lia spirita evoluo. — Kiam forto unuigas kun amo al proksimulo, estiĝas la paco. Ĉi lasta ĉapitro donas klaran kaj perfektan ideon pri la filozofia penso de Martinus. Efektive, la amos estas la spirita kaj morala principo sur kiu la aŭtoro bazas sian doktrinon. La esenco de lia instruo estas, laŭ ordorno de Jesuo: "Ami la proksimulo kiel sin mem". Bedaŭrinde, la homaro ofte forgesus ĝin. Pro tia karitmanko [tiel], la homoj kiel lupoj, ĉiam freneze interbatalados; ankoraŭ miloj da ili estas ĉi kripligataj aŭ murdataj. Nur per sincera altruismo, helpemo, donacemo, toleremo kaj super ĉio, amo, oni povos ekstermi definitive la patologian sangverŝadan militon, kaj anstataŭigi ĝin per daŭra, vera paco. Forto kun amo perfekte uinigitaj, jen tre belega revo por esti realo, sed sublima efektigenda celo al kiu ĉiuj senescepte, devas direkti, kiel eble plej baldaŭ, siajn komunajn klopodojn kaj idealojn.

Rilate la lingvon, la traduko estas bonega, kio permesas legi ĝin flue, facile kaj amuze. Tiel la libro estass tre rekomendinda al ĉiu studema samideano. 
— Jaime Aragay. Boletín n063 (mar 1954)

Pri Kio estas la vero

 
 El la verkoj de la Spiritscienca Instituto, ĉi tiu libro estas la tria eldonita en Esperanto. Por Martinus, la materiismaj intelektuloj estas same kredantaj kiel la religiuloj, ĉar la nekredo de la sendiuloj malkaŝas, ke ili kredas la neekziston de intelekta providenco. Per siaj spiritsciencaj analizoj Martinus anoncas la komenciĝon de nova mondepoko en kiu la estuloj estas morale gvidataj de «la sankta spirito», la sola kiu savos la homaron, ĉar la reveno de la mondsavanto ne manifestiĝos plu en formo de persono, sed kiel spirita forto. Por sinceraj adeptoj, la religio estas «la vojo», kiun ili sekvas; sed, la vojo ne plu kontentigas la kosman sciemon de la moderne pensantaj estuloj, ĉar nun estas «la vero» mem la celo de la homa psiko. Per nura kredo la plej multaj religianoj ne plu ricevas la spiritan pacon. Kred o ne estas afero de volo!

Kredo baziĝas sur fido kaj la evoluinta inteligentulo perdis la kapablon fidi ĉion ekster la kampo de racio; sed, nur materia scienco ankaŭ ne sufiĉas por la soifanta altintelektulo. La povo mezuri la rapidecon de lumo, kontroli atomojn kaj pesi astrojn, ekzemple, ne estas pli grava por la homo, ol la kono de la profunda rilato inter la propra spirito kaj la materio. La vojo de lia animo tra tempo kaj spaco, estas por li pli aktuala afero, ol la tergloba rondiro ĉirkaŭ la suno, aŭ ties migrado tra la senlima Universo. La sola, kio povas kvietigi la spiritan soifon de la terdomo kaj doni al li kosman konscion, estas la spirita scienco, la sciencigo de la eterna vero. Kiam oni posedas ĝin, oni harmonias tiam kun «la vivo». Iam, post la spertado de multaj doloroj, kiam la malamo estos for, la estulo venos al la vojfino de ĉiuj ĉagrenoj; tio signifos la duon de lia vagado en mallumo, kaj komencon de lia agado en la lumo. Tiam la homo ne plu bezonos spiritan gvidadon, ĉar tiam li mem fariĝis inicito, enkarniĝinto de «la vojo, la vero kaj la vivo»... Laŭ tia maniero eksplikas Martinus la misteron de la vivo kaj la senmortecon de la vivanta estaĵo. A l multaj religianoj ne plaĉos tia koncepto pri la leĝoj de la ekzisto, ĉar, ĉiu kredanto estas konvinkita, ke liaj religiaj doktrino kaj kulto estas la ĝustaj, la veraj. Por religiaferaj skeptikuloj, kies progresinta intelekto postulas scion anstataŭ kredon, la kosmaj esploroj de Martinus ŝajnos naivaĵo. La libro bavas specialan intereson do, por tiuj serĉantoj de kosmaj analizoj, reciproku tuj de spirita scienco, por kiuj la Esperanto-Sekcio de La Spiritscienca Instituto preparas la eldonadon de la tuta serio de la libroj de

Martinus. 
— Ricardo Quiles. Boletín n085 (jan 1956)

En Esperanto pri Martinus redakti

  • Martinus kaj la nova monda moralo de Ole Therkelsen. Eld. Scientia Intuitiva, 2016.

Eksteraj ligiloj redakti



  1. tradukis Peter Zacho, Eldonis MARTINUS-INSTITUTO, 1963
  2. El la dana tradukis Ib Schleicher. Eldonis MARTINUS-INSTITUTO. Kontrolita de la literatura komitato de S.A.T. 196 paĝoj kun 3 nigraj ilustraĵoj kaj vortklarigo.