Martti Ahtisaari

finna diplomato kaj politikisto, prezidanto de Finnlando de 1994 ĝis 2000

Martti Oiva Kalevi AHTISAARI (naskiĝis la 23-an de junio 1937, mortis la 16-an de oktobro 2023) estis prezidanto de Finnlando de 1994 ĝis 2000. Ahtisaari estas la unua per rekta popola baloto elektita prezidanto de Finnlando. Li karieris kiel diplomato de Finnlando kaj en Unuiĝintaj Nacioj, kie li distingiĝis kiel peranto de akordiĝo en diversaj malpacaj konfliktoj.[1]

Martti Ahtisaari
Nobel-premiito
Martti Ahtisaari (2007)
Martti Ahtisaari (2007)
Persona informo
Martti Ahtisaari
Naskonomo Martti Oiva Kalevi Ahtisaari
Naskiĝo 23-an de junio 1937 (1937-06-23)
en Viborg,  Finnlando
Morto 16-an de oktobro 2023 (2023-10-16) (86-jaraĝa)
en Helsinko,  Finnlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj finnaangla vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Oulu • Kuopio Lyceum High School • Oulun Lyseon Lukio vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Subskribo Martti Ahtisaari
Familio
Edz(in)o Eeva Ahtisaari vd
Infanoj Marko Ahtisaari vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoinstruisto vd
Laborkampo politikodiplomatio vd
Aktiva en NamibioKosovo • Oulunsuu • KaraĉioMozambikoTanzanioZambioMogadiŝoĜenevoDaresalamo vd
Aktiva dum –septembro 2021 vd
Prezidanto de Finnlando
Dum 1994–2000
Antaŭulo Mauno Koivisto
Sekvanto Tarja Halonen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nobel-pacpremio 2008

En oktobro 2008 oni sciigis, ke la Nobel-pacpremio de la jaro estis aljuĝita al Ahtisaari “pro lia grava laboro, en pluraj kontinentoj kaj dum pli ol tri jardekoj, por solvi internaciajn konfliktojn”[2]. Li kontribuis interalie en la proceso kiu fine kondukis al sendependiĝo de Namibio, kiel armilo-kontrolanto en la pacigo de Nord-Irlando, en la ĉesigo de milito en la Aĉea provinco de Indonezio. En 2005 la ĝenerala sekretario de UN nomis lin speciala sendito por la intertraktadoj pri statuso de Kosovo.

En 1995, Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Ahtisaari la Premion Zamenhof, starigitan por honori "personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo".

Martti Ahtisaari estis la alta protektanto de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto (1995) en Tampere, Finnlando.

En Septembro 2021 oni sciigis, ke Ahtisaari rezignas ĉian publikan agadon pro Alzheimer-malsano.[3][4]

Fontoj kaj referencoj