Mary Poppins [Mari Popins] estas la ĉefa rolulino en romanoj de la aŭstralia verkistino P. L. Travers (1899-1996). La angla eldono aperis unuafoje en 1934 ĉe G. Howe en Londono.

Mary Poppins
plurkomunikila serioliteratura verko • eldono aŭ traduko
Informoj
Sekso ina
Povoj magiaj povoj
Okupo infanvartistino
Amikoj Bert
vdr

La romano redakti

« Mary Poppins », infanvartistino kun magiaj povoj, zorgas pri novaj interrilatoj en la angla familio Banks en Londono, komence de la 20a jarcento. Kun Mary Poppins, la gefiloj Johana, Miĥaelo kaj la ĝemeloj Johano kaj Barbara (kiuj mankas en la Disney-filmo) vivas nekredeblajn aventurojn.

Referencoj redakti

En la romano Mary Poppins estas persono iom vanta, kiu ne akceptas aliajn opiniojn ol la sia. La libro ne enhavas sinsekvan agadon, sed estas kolekto de rakontetoj, el kiuj nur malmulte troviĝas en la Disney-filmo (alveno, ekskurso de Mary kaj Bert en la stratbildon - en la libro sen la infanoj, la rakonto pri ridanta onklo Alberto, la scenoj de la birdovirino kaj la foriro).

Filmoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mary Poppins (1964).

La unua Mary Poppins-romano estis filmigita en 1964 fare de la filmfaradentrepreno Disney. Kontraŭe al la romano, la familiestro, Mr. Banks, vivas nur por sia kariero, lia edzino ĉiam forestas kiel virinrajtdefendantino kaj tial la edukado de la infanoj estis, kiel ofte tiutempe ĉe riĉaj familioj, afero de la infanvartistino. P.L. Travers ne tre kontentis pri tiu filmo. La muzikfilmo ne ŝin plaĉis, kaj la prezento de la agado. Tamen la filmo multe plaĉis ne nur al infanoj kaj iĝis unu el la plej grandaj sukcesoj de la filmfaradentrepreno Disney. En tiu filmo, Mary Poppins uzas egale vorton tre malfacile prononceblan « Superkalifraĝilistikekspialidocius ».

En 1983 la unua libro estis filmigita por la rusa televido sub la titolo "Meri Poppins, do svidanija", kun Natalja Andrejĉenko en la rolo de Mary Poppins.